Jordan Peterson: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{informkesto homo}}
'''Jordan Bernt Peterson''' (naskita la 12-an de junio 1962) estas kanada klinika [[psikologo]] de familie norvega deveno, kultura kritikisto kaj profesoro pri psikologio ĉe la [[Universitato de Toronto]]. Liaj ĉefaj areoj de studado estas eksternormaj, sociaj kaj personecaj psikologio, kun aparta intereso pri [[Psikologio de la religio|psikologio pri religiaj]] kaj ideologiaj kredoj, kaj la taksado kaj plibonigo de personeco.
 
Peterson studis ĉe la [[Universitato de Alberto]] en [[Edmontono]] kaj [[Universitato McGill]] en [[Montrealo]]. Li restis ĉe McGill kiel post-doktoriĝinto de 1991 ĝis 1993 antaŭ ol pluiri al [[Universitato Harvard]], kie li estis helpanto kaj tiam asociita profesoro en la psikologia departemento kaj koncentriĝis pri esploroj pri la agresemo pro [[droga dependeco]] kaj [[alkoholismo]]. En 1998, li revenis al la Universitato de Toronto en Kanado kiel plenrajta profesoro.