Pietato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kursiva
Linio 4:
La '''''Pietato''''' aŭ ''Pietà'' estas [[Marmora skulptarto|skulpta grupo]] el [[marmoro]] fare de [[Mikelanĝelo]] el [[1498]] al [[1499]]. Ties dimensioj estas de 174 por 195 cm. Ĝi troviĝas en la [[Baziliko de Sankta Petro]] de [[Vatikanurbo]] en [[Romo]]. Ĝi reprezentas la [[Dipatrino]]n kompata de mortinta [[Jesuo]] post lia elkrucigo.
 
==La ''Pietato'' kaj Esperanto==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el [[Eŭropo]]. Jen kiel oni prezentas la Pietaton kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo: