Infanlaboro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
e Bot: "Siera-Leono" → "Sieraleono"
Linio 173:
=== Divido geografia ===
[[Dosiero:Child domestic work in Sandakphu.jpg|300px|eta|Domlaboro en [[Sandakphu]], [[Okcident-Bengalo]].]]
Infanlaboro ekzistas en preskaŭ ĉiu lando, sed plej ofte en evoluintaj landoj. Laŭ absoluta nombro, la plejmultaj infanoj laborantaj troviĝas en la regionoj [[Azio|azia]] kaj [[Pacifiko|pacifika]], entute 60 %. En [[Barato]] taksadoj varias inter 16 milionoj da infanoj inter 5 kaj 14-jaraj (laŭ lokaj NRO)<ref name="Inde">« Inde : Nouvelle législation pour le travail des enfants » (Barato, nova leĝaro por infanlaboro), en ''Courrier international'' ISSN 1154-516X, [[11-an de oktobro]] [[2006]] interrete lien=http://www.courrierinternational.com/article.asp?obj_id=66971.</ref>) kaj 150 milionoj da laborantaj infanoj malpli ol 18-jaraj. Laŭ la [[Monda Banko]] temas pri 40 milionoj<ref name="Inde"/> kaj laŭ [[UNICEF]] pri 60 milionoj<ref name="Manier IV">Bénédicte Manier, op. cit., ĉap. 4 « Un phénomène planétaire : approches régionales » (planeda problemo: regionaj alproksimiĝoj, p. 43 - 81.</ref>. Laŭ proporcio la plej altaj nombroj estas en [[Afriko sude de Saharo]], ofte ligita al malriĉeco de la lando: [[Niĝero]] kaj [[Siera-LeonoSieraleono]] tiel havas 70 % de infanoj laborantaj, [[Malio]] kaj [[Burundo]] alproksimiĝas la 50 %. Ankaŭ en [[Mezoriento]], ĉefe en [[Irako]] post la [[embargo]] kaj la iraka milito, sed ankaŭ en okupitaj [[palestino|palestinaj]] teritorioj. En [[Sud-Ameriko]] preskaŭ 1 infano el 6 devas labori.<ref name="Manier IV"/>
 
Sed ankaŭ en [[evoluinta lando|evoluintaj landoj]] troviĝas infanlaboro: 3 % de la 10 ĝis 14-jaruloj ekonomie agadas en industriiĝintaj landoj<ref name="OIT2002"/>, kio inkluzivas ne nur laboretojn, sed ankaŭ ''[[nigra laboro|nigran laboron]]'' kaj la plej fifamajn laborojn ([[prostituo]] kaj [[toksaĵnegoco]]). Oficiale en [[Italio]] laboras 320.000 infanoj inter 6 kaj 13-jaraĝaj kaj tiu nombro kreskas 50-procente dum la [[somero|somera]] periodo. En Britio la ''[[Trades Union Congress]]'' taksas la nombron de kutime laborantaj infanoj je 2 milionoj. En [[Usono]] ili estus 5,5 milionoj dumsomere, inter ili 800.000 en [[agrikulturo]].<ref name="Manier IV"/> En [[Orient-Eŭropo]], 4 % de la 10 ĝis 14-jaruloj laboras<ref name="OIT2002"/>, unu miliono en [[Rusio]] kaj preskaŭ 100.000 en [[Bulgario]].
Linio 205:
 
==== Agrikulturo ====
[[Dosiero:Rolako ploughing.jpg|300px|eta|Infanoj kaj junuloj plugantaj en [[Siera-LeonoSieraleono]].]]
Laŭlande 90 ĝis 95 % de la laborantaj infanoj faras tion en [[agrikulturo]], meze inter 70 kaj 74 %. Ju pli la landa ekonomio baziĝas je agrikulturo, des pli alat estas la proporcio de infanoj. Oni distingas infanojn laborantajn surkampe kun la geptaroj de tiuj, kiuj dungiĝas en grandaj [[plantejo]]j aŭ farmbienoj. La unua kazo ofte okazas en landoj, kies ekonomio baziĝas je agrikulturo, tie infanoj ofte respondecas pri la gardo de brutaroj kaj laboretoj. Se troaĵoj eblas, ili estas malpli oftaj, ĉar la infanoj restas en la familia kadro.<ref name="Challis">James Challis et David Elliman, ''Child Worker Today'' (infana laboristo nuntempe), Quartermaine House, [[1979]], 170 p. ISBN 0-905898-06-0.</ref>.
Infanlaboro inkluzivas foje partoprenon al [[rikoltado]] kaj [[fiŝkaptado]], foje al [[ĉasado]], bestgardado, replantado de [[rizo]]. Knabinoj pli ofte devas hejmenporti [[akvo]]n, prizorgi [[bebo]]jn, prepari [[manĝaĵo]]jn. Kiam tiuj infanoj vizitas lernejon ili ofte mankas dum rikoltadepoko<ref name="Manier II"/>.