Preĝejo Sankta Kvirino (Szombathely): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
preĝejo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:12, 14 dec. 2018

Ŝablono:Informkesto preĝejo

La saleziana preĝejo Sankta Kvirino estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en Szombathely.

Historio

Laŭ la onidiro Sankta Kvirino martiriĝis en tiu loko, kie la ĉi tiu preĝejo troviĝas. Ĝi estis konstruita inter 1932 kaj 1938, sed la turo nur en 1940. La ĉefaltara bildo pri martiriĝo de Sankta Kvirino estis pentrita en 1967.

Konstruaĵo

La preĝejo situas sola laŭ la trotuaro. La fasado estas malsimetria, tamen la meza parto estas simetria. Ŝtupoj kuras al la ĉefenirejo, kie estas videblaj 3 grandaj pordoj, antaŭe 4 kolonoj. Tio estas komenco de la ĉefnavo, apude po unuj flankonavoj. Tio estas la bazilika arkitektura sistemo. Maldekstre la kampanilo altiĝas, inter la flankonavo kaj kampinilo estas etaĝa koridoro, sed sur la teretaĝo estas nur 2 arkadoj. Krucnavo krucas la ĉefnavon kun la flankonavoj. Interne la ĉefaltaro kaj la flankonavoj estis faritaj el blanka marmoro. La flankonavoj (Koro de Jesuo kaj Helpema Dipatrino) estis pretaj en 1941 kaj 1950. Menciindas la vitraloj. Sub la plena preĝejo estas lokoj por 1000 urnoj. La kampanilo havas 3 sonorilojn.

Kermeso okazas en la 4-an de junio, aŭ en la plej proksima dimanĉo.

Fontoj