Bohemio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e →‎Naturkondiĉoj: riparo de vikiligilo
Linio 195:
== Naturkondiĉoj ==
 
Plimulton de la teritorio kreas montetarregionoj, en norda duono poste fekunda [[ebenaĵo]] ĉirkaŭ [[Elbo (rivero)|Elbo]], super kiu elstaras por Bohemio signifa, kvankam neniel aparte alta monto nomata [[Říp]] (456 m). La naturlimojn poste el ĉiuj flankoj signas montarkrono: (ekde sudoriento laŭdirekte de horloĝmontriletoj) [[Novohradské hory]], [[Šumava]], [[Bohemia Arbaro]], [[Krušné hory]], [[Luzacia Montaro]], [[Jizerské hory]], [[Krkonoše]] kun la plej alta monto [[Sněžka]] (1062 m), [[Orlické hory]] kaj oriente ampleksa regiono de [[Bohemiamoravia montetaro]]. Geomorfologie la tuta teritorio apartenas al [[Ĉeĥa masivo]] en sistemo de [[Hercinaj montaroj]].
 
La tuta teritorio de Bohemio apartenas al riverregiono de [[Elbo (rivero)|Elbo]] kaj marregiono de [[Norda maro]]. La plej longa bohemia rivero tamen ne estas [[Elbo (rivero)|Elbo]], sed [[Vultavo]] (430 km; Elbo havas en la bohemia teritorio 364 km, el tio de la fonto al kunfluejo kun Vultavo 255 km). Al pluaj signifaj riveroj apartenas [[Berounka]], [[Otava]], [[Malše]], [[Lužnice]], [[Sázava]], [[Úpa]], [[Orlice]], [[Jizera]] kaj [[Ohře]].
 
La plej granda lago estas Nigra lago en [[Šumava]].