'''SATSATEB en– Britio''The Workers' (Esperanto Movement'''SATEB''') estas [[Unuiĝinta Reĝlando|britia]] [[Laborista Esperanto-movado|laborista esperanto]]-[[Esperanto-klubo|asocio]] starigita en [[1932]], ligita al [[Sennacieca Asocio Tutmonda]] (SAT) per la gotenburga konvencio.
== Historio ==
SATEB (aŭ '''SAT en Britio''') stariĝis en 1932, de kelkaj homoj ne akceptintaj la aliĝon de la tiama [[Brita Ligo de Esperantistaj Socialistoj]] al IPE[[Internacio de Proleta Esperantistaro]]. Ĝi ree ekfunkciis tuj post la fino de la dua mondmilito, kaj en 1948 registris 240 membrojn en 6 diversurbaj grupoj. Ĝia organo ''The Worker Esperantist'' ({{Eo}} ''La Laborista Esperantisto''), 12-paĝa presita gazeto, aperas trimonate. SATEB disponas pri Libro-Servo kaj Interkoresponda Servo. SATEB tiutempe kunlaboris kun la laboristeduka organizo [[National Council of Labour Colleges]] ({{Eo}} Nacia Konsilantaro de Laboristaj Kolegioj) koncerne korespondan esperanto-kurson.
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://satebejo.blogspot.com/ retejoRetejo de SATEB]
* [http://satesperanto.org/Laborista-esperanta-movado-inter.html artikoloArtikolo "Laborista esperanta movado inter 1936 kaj 1948" en la retejo de SAT]