Montgomery Scott: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
e +vikiligilo
Linio 1:
{{Informkesto rolulo}}
[[Dosiero:MontgomeryScott.jpg|eta|maldekstre|<center>''[[James Doohan]]'' kiel Montgomery Scott en epizodo de [[1967]] el la televida serio [[Star Trek]]]]
Leŭtenanto komandanto '''Montgomery „Scotty“ Scott''' estas rolo el la [[fikcio|fikcia]] [[universo]] de la [[sciencfikcio|sciencfikciaj]] filmoj [[Star Trek]]. En la origina televida serio de la 1960-aj jaroj li estis gvida inĝeniero de la [[stelŝiparo|stelŝipo]] ''[[Enterprise]]'' (NCC-1701 kaj NCC-1701-A). Lian rolon en la serio de al 1960-aj jaroj ludas la aktoro ''[[James Doohan]]''. La vojon de Montgomery Scott al konstanta membreco en la teamo de la stelŝipo priskribas la kineja filmo [[Star Trek (2009)|Star Trek]] de [[2009]], kie la rolon de la juna Montgomery Scott transprenas la aktoro ''[[Simon Pegg]]''.
 
Montgomery Scott naskiĝis en ''Linlithgow'', [[Skotlando]] dum la jaro 2222, kaj parolas angle kun forta skota akcento. Sur la stelŝipo [[Enterprise]] (NCC-1701 kaj NCC-1701-A), li havas la rangon de leŭtenanta komandanto kaj estas la dua oficiro de la stelŝipo. Li prezentiĝas kiel genia inĝeniero kaj maŝinisto, kiu per ampleksa teknikaj scioj kaj spertoj trovas surprizajn kaj malkutimajn solvojn por teknikaj problemoj, kiuj por ĉiuj aliaj ŝajnas nesolveblaj. Kutime la kapitano petas lin taksi, kiom da tempo bezonos vivnecesa riparo, poste postulas ke la riparo devos ebli en nur ono de la tempo taksata de Scotty, kaj ĉiam la inĝeniero sukcesas plenumi la savan riparon ene de la "nerealisme" malgranda tempokvanto postulata de la kapitano. Montgomery Scott havas iom melankolikan karakteron, kaj montras tre emocian, "patrosimilan", ligon al la stelŝipo. Kvankam li foje komandas la stelŝipon kiam kaj la kapitano [[James T. Kirk]] ([[William Shatner]]) kaj la unua oficiro [[Spock]] ([[Leonard Nimoy]]) agas ekster la ŝipo, Scotty foje asertas ke li "neniam deziris esti io alia ol inĝeniero".