Louisenlund: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
 
== Kastelo ==
La kastelo Louisenlund inter la jaroj 1772 kaj 1776 konstruiĝis sur nobela bieno tiam nomata [[platgermane]] Tegelhave (Do en norma [[germana lingvo]] ''Ziegelhof'' kaj en Esperanto "tegola bieno"), kiun en 1563 la duko Adolfo el la dinastio de [[Ŝlesvigo-Holstinio]]-[[kastelo Gottorf|Gottorf]] aĉetis de la nobela familio ''von Sehestedt''. La klasikisma konstruaĵo inter alie estis la somera rezidejo de la reĝa reprezentaanto de la [[Reĝlando Danio]], grafo
''Carl von Hessen'', kaj de lia edzino ''Louise'', filino de la dana reĝo [[Frederiko la 5-a (Danio)|Frederiko la 5-a]]. Laŭ ŝi la kastelo ricevis sian nomon.
La kastelan parkon planis ''Johann Caspar Bechstedt''.
 
En la [[dua mondmilito]] la mararmeo de [[Nazia Germanio]] aneksis la kastelon, en majo 1945 la armeo de [[Britio]] kaj en 1947 la armeo de [[Norvegio]]. En 1949 la duko Frederiko donacis la kastelon al konstruota internulejo, en kiuj la lernejanoj aparte koncentriĝu pri [[velado]]. Ĉar la lernejo rapide iĝis tro granda nur por la kastelo, inter la jaroj 1951 kaj 1988 la pli junaj lernantoj de la 5-a ĝis 8-a klasoj edukiĝis en la kavalira domo ''Carlsburg'' de la apuda komunumo [[Winnemark]].
 
{{projektoj}}