ARD: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 9:
[[Dosiero:Karte Mitgliedsrundfunkstationen des ARD.svg|eta|la naŭ landaj sendostacioj de la ARD]]
Dum la 1950-aj jaroj ĵurnalistoj kaj teknikistoj de la ARD-sendostacioj komencis prepari kaj ekrealigi komunan televidan programon en Federacia Respubliko de Germanio, la [[Das Erste|unua]] kaj dum ok jaroj sola televida kanalo en okcidenta Germanio, komence nigre-blanke dissendanta posttagmeze kaj vespere . Post fondiĝo de la nova okcidentberlina sendostacio "Sendilo Libera Berlio" (''Sender Freies Berlin'', SFB) kaj divido de la sendosacio NWDR al "Okcidentgermana Radio" (''Westdeutscher Rundfunk [[Köln]]'', WDR, por [[Nordrejn-Vestfalio]]) kaj "Nordgermana Radio" (''Norddeutscher Rundfunk'', NDR, en [[Hamburgo]], por la aliaj tri NWDR-landoj) kaj la fondiĝo de la "[[Sarlando|Sarlanda]] Radio", en la institucio ARD ekde la jaro 1959 membris naŭ membrostacioj. Ili vivtenis la unuan televidan kanalon de la ŝtato, nomata tiam "Germana Televido", („Deutsches Fernsehen“, intertempe [[Das Erste]], do "la unua"). Sekve estis pliaj ŝanĝiĝoj de la membrostrukturo: En 1962 membriĝis la novaj publikjuraj instancoj [[Deutsche Welle]] (DW, "Germana Ondo", televida kanalo ekskluzive ekster la areo de Germanio) kaj [[Deutschlandfunk]] ("Germania Radio", la sola publikjura tutŝtata radiokanalo, dum ĉiuj aliaj estas landaj), kaj en 1992 - sekve de la ŝtata [[reunuiĝo de Germanio]] - aldoniĝis la novaj landaj sendostacioj "Mezgermana Radio" (''[[Mitteldeutscher Rundfunk]]'', MDR, por [[Saksio]], [[Saksio-Anhalto]] kaj [[Turingio]]) kaj "Orientgermana Radio [[Brandenburgio]]" (''Ostdeutscher Rundfunk Brandenburg'', ORB) - [[Meklenburgo-Antaŭpomerio]] aliĝis al la "Nordgermana Radio" NDR. En 1994 la radiostacioj ''Deutschlandfunk'' kaj ''RIAS'' unuiĝis al nova stacio ''Deutschlandradio'', kiu nun estas komuna propraĵo de la institucioj ARD kaj [[ZDF]], kaj malmembriĝis el la komunumo ARD. Laste en 1998 unuiĝis SDR kaj SWF al nova stacio "
La naŭ sendostacioj nun unuigita en la institucio ARD plu vivtenas la komunan televidan kanalon ''[[Das Erste]]'', aldone plurajn pliajn komunajn kanalojn (parte kune kun la nemembra sendostacio [[ZDF]], kaj krome po stacio unu komunan televidan kaj plurajn komunajn radiokanalojn. Deka membro de la institucio ARD plue estas la stacio [[Deutsche Welle]] (DW), la germania televida kanalo distribuata ekster Germanio.
|