Julie Šupichová: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +kat
e aldono de lokoj de naskiĝo kaj morto (fonto - Nacia Biblioteko de ĈR - http://www.prijmeni.cz/osobnost/46317/julie_supichova - bazan artikoleton pri la naskiĝkomunumo mi skribos en proksima tempo
Linio 3:
}}
 
'''Julie ŠUPICHOVÁ''' (naskiĝis la [[27-a de januaro|27-an de januaro]] [[1884]] en [[Studnice (distrikto Náchod)]] - mortis la [[20-a de decembro|20-an de decembro]] [[1970]] en [[Prago]]) estis ĉeĥa instruistino kaj esperantistino. En 1933 ŝi deklariĝis honora membrino de [[UEA]].
 
Esperantistino de 1907, ŝi estis fondintino de Esperanta Unuiĝo en Červený Kostelec, de [[rondeto de esperantistinoj en Prago]], kies honora membrino ŝi fariĝis, kaj de la ''Libera Unuiĝo de Esperanto-Amikaro'' (ĝis la nazia okupacio de Ĉeĥoslovakio). Membrino de la supera institucio Lingva Komitato, de la komitato de Bohema Asocio Esperantista, kaj de la ekzamena komisiono de [[Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista]], sekretario de la [[13-a Universala Kongreso]] en [[Prago]], delegitino kaj prelegantino ĉe Internacia Konferenco Instruista en Ĝenevo 1922 (aranĝis Instituto J. J. Rousseau), prezidantino de virina kunveno ĉe [[15-a UK]] en Nurenbergo, membrino de la Kuratoraro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, delegitino de UEA. Ŝi fariĝis honora membrino de UEA ekde 1933, Esperanto-Asocio en Ĉeĥoslovaka Respubliko, de Esperantista Societo "Komenský" en Ostrava-Zábřeh kaj de la menciita Esperanto-Amikaro. Ŝtate ekzamenita pri kapableco instrui Esperanton en lernejoj. Aŭtoriono de okjara kurso kaj kroniko de Esperanto en la revuo ''Malý čtenář'' (Malgranda leganto, Vilímek, Prago) kaj de 23 librotitoloj, precipe lernolibroj kaj aliaj helpiloj, el kiuj Lernolibro de Esperanto aperis kvinfoje (ministerie aprobita por lernejoj), po unu eldono en la kroata lingvo (Zagreb), kaj pola (Varsovio) kaj en la blindula skribo. Ankaŭ ŝia ''Juna korespondanto'' aperis en Pollando. Gravan rolon en la informado de la ĉeĥa publiko havis ŝiaj libroj ''Esperanto, jeho vývoj a význam pro národní školu'' (Esperanto, ĝia evoluo kaj signifo por la nacia lernejo, Čs. graf. unie, 1935) kaj ''Kdo je Zamenhof'' (Kiu estas Zamenhof, [[Orbis]], 1947). J. Šupichová pionire kaj senlace kunlaboris kun 60 gazetoj sur la kampo de edukado, klerigo kaj propagando de Esperanto, gvidis dum jaroj en Národní politika rubrikon "Z esperantského světa", kursojn en gazetoj kaj revuoj, ankaŭ sep prelego-ciklojn en la Radio.