Komplutensa Universitato de Madrido: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
de la originoj de univesitato
Linio 1:
[[Dosiero:Rectorado de la Universidad Complutense de Madrid.jpg|thumb|300px|right|Estrejo]]
La '''Komplutensa Universitato de [[Madrido]]''' [[hispane]] ''Universidad Complutense de Madrid'' estas hispana [[publika universitato]] kiu troviĝas en la [[Universitata Urbo de Madrido]] kaj en la [[Universitata Areo de Somosaguas]], en [[Pozuelo de Alarcón]] ([[Hispanio]]).
 
[[File:File-Los portadores de la antorcha.jpg|thumb|maldekstre|''Los portadores de la antorcha (La torĉoportantoj)'' – Skulptaĵo de [[Anna Hyatt Huntington]] simbolanta la transigadon de kono el unu generacio al la venonta ([[Komplutensa Universitato de Madrido|Universitata Urbo, Madrido, Hispanio]]).]]
La originoj de la Komplutensa Universitato troviĝas en la [[Cisneriana Universitato]] de [[Alcalá de Henares]] por [[Sanĉo la 4-a (Kastilio)|Sanĉo la 4-a]] la [[20-a de majo]] [[1293]]. Post ĝia malapero dum la [[18-a jarcento]], pere de la Reĝa Ordono de la [[Maria Kristina Burbono|Reĝino Regento]] de la [[29-a de oktobro]] [[1836]], dekretiĝis la malaperigo en Alcalá kaj translokiĝo al Madrido, kie ĝi nomiĝis [[Centra Universitato de Madrido|Centra Universitato]].
 
En [[1927]] estis elpensita la konstruado de universitata kvartalo, en la zono de Monkloo, en la terenoj ceditaj de la reĝo [[Alfonso la 13-a]]. La [[Hispana Enlanda Milito]] konvertis la kvartalon en batalkampo, kaŭzante la detruadon de fakultatoj kaj institutoj kaj la perdon de ĝia riĉa heredaĵo (sciencaĵoj, artaĵoj kaj ampleksaj bibliografiaĵoj ĉefe el la antikva komplutensa universitato). Ankaŭ perdiĝis, grandparte pro ekzilado, multajn prestiĝajn profesorojn.