Neue Osnabrücker Zeitung: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
En la unua jarkvarono de 2016 vendiĝis ĉiutage iom pli ol 160 000 ekzempleroj, ĉirkaŭ kvar kvinonoj el ili en abonoj, presiĝis proksimume 200 000 (ĉiam restas nevendataj gazetoj, sed iuj ankaŭ sen vendo doniĝas al bibliotektoj kaj al lokaj arkivoj).
 
Fondaj eldonistoj estis ''Leo Victor Fromm'' kaj ''Elisabeth Elstermann'', de 1968 ĝis 2002 la ĉefredaktoro estis ''Franz Schmedt'', sekvis ''Ewald Gerding'' kaj ''Jürgen Wermser'' kaj ekde septembro 2011 ''Ralf Geisenhanslüke'' kaj ''Berthold Hamelmann''. En la lasta kvarono de la 20-a jarcento la gazeto nekutime ofte kompare al aliaj regionaj gazetoj havis intervjuojn kun gvidaj naciaj politikistoj, ĵurnalisme elstarajn komentojn, kaj tial iĝis ĵurnalisme en tuta Germanlingvio atentata amaskomunikilo, kiu iĝis "unu el la plej ofte cititaj regionaj gazetoj en Germanio".<ref>[http://www.bdzv.de/bdzv_intern+M5348cdf7ce3.html ''alta honorigo por Franz Schmedt''], noto de la nacia ligo de germanaj gazetelonistojgazeteldonistoj (BDZV) de la 17-a de decembro 2007 ({{de}})</ref><ref>[http://www.presseportal.de/pm/20129/324771/new_business retejo ''presseportal.de'' la 17-an de februaro 2002] ({{de}})</ref>
 
Esperantistoj, kiuj abonas la gazeton, ekzemple la komuniksciencistino [[Dagmar Schütte]] aŭ la kuracisto [[Thomas Pusch]], tamen aparte akcentas la konsekvencan engaĝiĝon pri specife lokaj temoj: tion eblas kritiki kaj nomi "provinceca horizonto", sed eblas ankaŭ aparte aprezi, ĉar la specifajn informojn el loka gazeto, pri individuaj lernejoj, infanĝardenoj aŭ aliaj institucioj, pri lokaj festoj kaj individuaj sportaj teamoj kaj sportistoj, pri kulturaj eventoj kaj specifaj portretoj de nekutimaj lokuloj povas ĝis nun provizi neniu alia tradicia aŭ elektronika amaskomunikilo.