Riaŭo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Warddekock movis paĝon Riauo al Riaŭo: Syauqi Ahmad Zulfauzi STYA LACKSANA, la korespondanto de Monato en Indonezio, skribas ke la Esperanta nomo de Riau estas Riaŭo
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-http://www.monato.net +https://www.monato.be)
Linio 10:
|Bildo1-priskribo = emblemo
}}
'''Riaŭo''' ([[indonezie|''indonezie'']]: Riau; ''[[Javia skribo|javie]]'': رياو‬)<ref>{{Citaĵo el gazeto|titolo=Kiam finiĝos la fumego?|gazeto=[[Monato]]|familia nomo=Stya Lacksana|persona nomo=Syauqi Ahmad Zulfauzi|url=httphttps://www.monato.netbe/2015/011592.php|dato=2017-05-09}}</ref> estas unu el la [[administra divido de Indonezio|31 provincoj]], kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto [[Ĝakarto]] konsistigas [[Indonezio]]n. La provinco kovras areon de 87&nbsp;023 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo [[Sumatro]]. Laŭ stato de la jaro [[2011]] Riaŭo havis 5&nbsp;538&nbsp;367 loĝantojn, kio rezultigas [[loĝdenso]]n de po 52 homoj laŭ kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 2 urboj, 10 distriktoj, 153 subdistriktoj kaj 1&nbsp;500 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo [[Pekanbaru]].
 
La teritorio situas en la ebena, marĉa orienta parto de la insulo borde de la [[Malaka Markolo]] La insuloj situantaj nordoriente de la marbordo en 2004 iĝis propra provinco sub la nomo ''[[Kepulauan Riau]]'' (Riaŭ-insuloj). Riaŭo havas varion de naturaj rimedoj kiel [[nafto]], [[tergaso]], [[kaŭĉuko]], [[palmoleo]], [[fiŝo]]j kaj [[ligno]]. La strategia situo en la [[Malaka Markolo]], ĉe la plej mallonga mara vojo de [[antikva Ĉinio|Imperia Ĉinio]] al [[Barato]] jam frue signifis gravecon de la regiono.