Castlerigg (ŝtoncirklo): Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
nova artikolo bazita sur enwiki
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:32, 10 aŭg. 2019

La ŝtoncirklo Castlerigg (diverse nomata, interalie Keswick Carles, Carles, Carsles, Castle-rigDruids' Circle [Druida Cirklo]) situas proksime de Keswick, Cumbria, nordokidenta Anglio. Unu el proksimume 1 300 ŝtoncirkloj en la Brita insularo kaj Bretonio, ĝi konstruiĝis kadre de megalita tradcio, kiu daŭris de 3 300 gxis 900 jaroj a.K., dum la malfrua neolitiko kaj frua bronza epokoj. Diversaj arĥeologoj komentis aprobe pri la beleco kaj romantikoeco de la cirklo Castlerigg kaj ties natura ĉirkaŭaĵo. En sia verko pri la ŝtonaj cirkloj de Cumbria, John Waterhouse skribis ke ĝi estas "unu el la plej vide imponaj prahistoria monumentoj en Vritio." Ĉiujare, miloj da turistoj vojaĝas al la loko, farante ĝin la plej vizitata ŝtoncirklo en Cumbria. La plataĵo formas la levitan centron de natura amfiteatro, kaj el la interno de la cirklo eblas vidi kelkajn el la plej altaj montoj en Cumbria: Helvellym, Skiddaw, Grasmoor, kaj Blencathra.