Lordo-Urbestro de Londono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+Projektoj
Linio 2:
La '''Lordo-Urbestro de Londono''' ([[angla lingvo|anglalingve]] ''Lord Mayor of London'') estas la [[urbestro]] de la urbocentra kvartalo [[City (Londono)|''City'']] en [[Londono]], kaj plie estras la [[Korporacio]]n de [[Londono]]. La Lordo-Urbestron oni ne konfuzu kun la [[urbestro de Londono]]: la unua estas oficisto nur en la kvartalo ''City'', dum la urbestro administras la multe pli vastan areon de la [[Granda Londono]]. Ene de la kvartalo ''City'', la Lordo-Urbestro ĝuas privilegiojn kaj variajn, specialajn rajtojn.
 
La Lordo-Urbestro estas balotata ĉiujare je la fino de septembro aŭ je la komenco de oktobro, kaj li enoficiĝas en novembro. Dum la tago, kiu sekvas lian enoficiĝon, la Lordo-Urbestro, akompanate de procesio, trairas la urbon ĝis [[Westminster]] por ĵuri fidelecon al la [[Brita monarkio|brita monarko]], en ĉeesto de la juĝistoj de la [[Korto|Alta Korto de Anglio kaj Kimrio]].
 
La rolo de la Lordo-Urbestro estas pli ceremonia kaj socia ol politika, kvankam li ja vojaĝas eksterlanden por disvolvi la ekonomion de Londono. La nuna Lordo-Urbestro estas s-ro [[Alan Yarrow]].
 
{{Projektoj}}
 
[[Kategorio:Administrado de Londono]]