Luis Miguel Rojas-Berscia: Malsamoj inter versioj

perua lingvisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "250|Luis Miguel Rojas-Berscia '''Luis Miguel Rojas-Berscia''' (n. en Limo, la 7-an de januaro 1991) estas p..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:27, 11 okt. 2019

Luis Miguel Rojas-Berscia Luis Miguel Rojas-Berscia (n. en Limo, la 7-an de januaro 1991) estas perua lingvisto kaj fama multlingvulo. Li estas konata pro sia laboro pri la historio kaj disvolviĝo de la kahuapanaj lingvoj de la perua Amazonio. Nuntempe li loĝas en Aŭstralio.

Biografio

Luis Miguel Rojas Berscia naskiĝis en Limo, Peruo, la 7an de januaro 1991. Lia patro estas Luis Alberto Rojas León, perua komercisto, filo de la fama pirana muzikisto kaj komponisto Juana León Labán kaj nepo de la renoma perua doganisto kaj lingvisto Rómulo León Zaldívar. Lia patrino estas Maria Susana Berscia Giurfa, filino de piemonta orkestra direktoro kaj komponisto Vincenzo Berscia, filino de unu el la unuaj inaj funkciuloj de la perua ŝtato, Edelmira Giurfa Espiritu, kaj fratino de la fama itala muzikisto Carlo Berscia.

Luis Miguel Rojas-Berscia estis vartita de Edelmira Giurfa, kiu instruis la piemontan de frua aĝo. Li studis bazan kaj mezan lernejon en Limo, en Lernejo San Ignacio de Recalde. En 2007 li eniris la Pontifikan Katolikan Universitaton de Peruo kaj studentiĝis ĉe ĝi en 2012-13 kun grado ĉe Hispana lingvistiko. Poste, li translokiĝis al Nederlando, kie li akiris magistron kun honoroj en ĝenerala lingvistiko en Universitato Radboud de Nimego en 2014. En 2019 li ricevis la diplomon pri doktoro en lingvistiko en la sama universitato kaj en Max Planck Institute por la Psikolingvistiko de Nimego, sub la inspektado de lingvistoj Pieter Muysken kaj Stephen C. Levinson.

Lingvistiko

La verkoj de Luis Miguel Rojas-Berscia havas, kiel ĉefa fokuso, la originon de lingva diversigo en la Amerikoj kaj en Aŭstralio, proponante sian propran alproksimiĝon kiu estas konata kiel flua modelo. Lia laboro okupiĝis plejparte pri tiu kampo kaj temigis la studadon de sociolingvistika variado, kontaktlingvistiko kaj formala sintakso. Lia libro From Kawapanan to Shawi: topics in language variation and change celis studadon de la ŝavioj, indiĝena grupo kiu loĝas en la nordokcidenta perua Amazonio.

Aldone al lia studo pri la ŝavioj aŭ chayahuita, li ankaŭ studis la jeberan (el la kahuapana familio) kaj la alt-amazonan keĉuan (parolata en Lamas, Munichis, Charapillo, Ungurahui kaj Santa Cruz del Huallaga) en la perua Amazonio.

Li studis la nun formortan Selk'nam-an lingvon de la Ĉon-familio, antaŭe parolata sur la granda insulo Tierra del Fuego, helpe de Herminia Vera, la lasta parolanto de la lingvo. Li ankaŭ laboris kun orientaziaj lingvoj kiel mandarena, Haka en Surinamo, kaj japana de Yilan (miksaĵo atajala-japana, parolata en Distrikto Yilan en Tajvano.)

Nuntempe li loĝas estas en Aŭstralio. Li laboras kiel lingvisto kaj esploristo ĉe la Aŭstralia Esplora Centro pri Ekscelenco por la Dinamiko de Lingvo ĉe la Universitato de Kvinslando. Li enfokusiĝas al la studado de aborigenaj lingvoj, Kukatja, Wati-lingvo (pama-nyungana), kiu loĝas la urbon Balgo, en la sudorienta angulo de la regiono Kimberley de Okcidenta Aŭstralio.

El teoria vidpunkto, li sekvas kaj disvolvas la teorion de genera semantiko, nun konata kiel semantika sintakso, kune kun unu el ĝiaj fondintoj, Pieter A.M. Seuren

Amaskomunikiloj

Luis Miguel Rojas Berscia famiĝis en Peruo kaj tutmonde ĉar temis pri unu el la malmultaj hiperpoliglotoj en la mondo. La ĵurnalisto Judith Thurman publikigis aklamitan artikolon en Novjorko, kie ŝi priskribis Rojas-Berscia kiel mirindaĵon. Rojas-Berscia asertas havi intensan pasion por lingvolernado.

Laŭ diversaj amaskomunikiloj, dek ok lingvojn nuntempe li parolas, dek tri el kiuj parolas flue: hispana, itala, piemonta, angla, mandarena, franca, Esperanto, germana, portugala, rumana, sud-keĉua, alt-amazona keĉua, ĉajahuita, nederlanda, kataluna kaj kukatja. Estas sciate ankaŭ, ke li pritraktas ses klasikajn aŭ endanĝerigitajn lingvojn kiel la latina, klasika greka, biblia hebrea, jebera, muniĉa kaj selknama.

Esperanto

Luis Miguel Rojas-Berscia komencis esti konata en la peruaj amaskomunikiloj ĉar li estis unu el la ĉefaj aktivuloj kaj fondintoj de la nova Perua Esperanto-Asocio komence de 2008 kune kun Carlos Miranda, Héctor Díaz, Patrick Salazar, Gustavo Segami Sasaki, Ludoviko Chimpén kaj Julio Zevallos. Li estis junulara delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) inter 2006 kaj 2010. En 2010 li forlasis la asocion kaj ĉiujn agadojn ligitajn al Esperanto.

Eksteraj ligiloj

  • Angle:
  1. Spotlight: Famed Young Polyglot Luis Miguel Rojas Berscia - Intervjuo por Peru This Week, de Juan Carlos Manning (20an de novembro)
  2. A Loss For Words, Can Dying Languages be Saved? - Intervjuo por The New Yorker, de Judith Thurman (30-an de marto 2015)
  • Nederlande:
  1. Op <lat bootje de Amazone over? - Intervjuo por Kennislink, de Anna Tuenter (21an de novembro 2014)
  • Hispane
  1. El Hombre de Babel - Raportaĵo por Cuarto Poder, America Television (Peruo), de Luis Miranda (Aŭgusto 2 2015)
  2. Un talentoso joven de Peru habla 17 idiomas - Raportaĵo por Al Rojo Vivo, Telemundo (Usono, 2016)