Vikipedio:Artikolo de la semajno/2019/43: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e - tajperaro
 
Linio 3:
'''Jorge Luis Borges''' (naskiĝis la {{daton|24|aŭgusto|1899}} en [[Bonaero]], mortis la {{daton|14|junio|1986}} en [[Ĝenevo]]) estis [[argentino|argentina]] [[verkisto]], kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la [[20-a jarcento]]. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj [[eseo]]j, sed li ankaŭ estis [[poeto]], tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, [[Edgar Allan Poe]], [[Dante Alighieri]], [[Miguel de Cervantes]], [[Franz Kafka]], [[H. G. Wells]] kaj [[G. K. Chesterton]].
 
Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj. Liaj plej bone konataj libroj, ''[[Ficciones]]'' (''Fikcioj'') kaj ''[[El Aleph]]'' (''La alefo''), publikigitapublikigitaj en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, [[labirinto]]j, filozofio, [[biblioteko]]j, [[spegulo]]j, fikciaj verkistoj kaj [[mitologio]].La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de [[Filozofio|filozofia literaturo]] kaj de la ĝenro de [[fantazio]], kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado [[magia realismo]] de la 20a jarcento en la [[Latinamerika literaturo]]. Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel [[Spinoza]], [[Luís de Camões|Camões]], kaj [[Virgilio]].
 
Fantaziaj ontologioj, inventitaj [[genealogio]]j, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj [[rolulo]]j, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen [[filozofio]], rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj [[poezio]], nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la [[universalismo]] de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la [[hispana]]n lingvon kaj la tutmondan pensaron.