Luis Serrano Pérez: Malsamoj inter versioj

11 bitokojn aldonis ,  antaŭ 10 monatoj
e
sen resumo de redaktoj
e (Bot: transigo de datumoj de Ŝablono:Vivtempo al Vikidatumoj)
e
{{Informkesto homo}}
'''Luis SERRANO PÉREZ''' (naskiĝis en [[Osorno (Hispanio)|Osorno]], [[provinco de Palencio]] en [[1926]] - [[2017]]), estis aktiva [[Hispanio|hispana]] esperantisto kaj grava organizanto de la loka movado en la [[katalunio|kataluna]] urbo [[Sabadell]].
 
'''Luis SERRANO PÉREZ''' (naskiĝis en [[Osorno (Hispanio)|Osorno]], [[provinco de Palencio]] en [[1926]], -mortis en [[2017]]), estis aktiva [[Hispanio|hispana]] esperantisto kaj grava organizanto de la loka movado en la [[katalunio|kataluna]] urbo [[Sabadell]].
 
==Vivo==
 
==Esperanto-agado==
Dekomence li estis aktiva, dum multaj jaroj li apartenis al estraro de Sabadell Esperantista, poste [[Centro de Esperanto Sabadell]], kie li estis sekretario, kursgvidanto, respondeca pri libro-servo, kaj ankaŭ li okupiĝis pri la kurso per korespondado, organizis programojn, verkis artikolojn por pluraj Esperanto-gazetoj, precipe por ''[[Boletín]]'' de [[Hispana Esperanto-Federacio]]. Li estis premiita en Konkurso de Intervjuoj (1965) en la kadro de la 7a Barcelona-Provinca Esperantista Renkontiĝo okazinta en Molins de Rei.
 
Luis Serrano kunfondis la Pacifisman Esperantistan Asocion “Antón Balagué”, kiun li mem prezidis, kaj redaktis ĝian dumonatan organon ekde ĝia fondiĝo, sekve li estis ĝenerala delegito de [[Mondpaca Esperantista Movado]] en Hispanio.
 
Dum multaj jaroj, ĝis aŭtuno 2015, li estis la redaktisto de la revuo "''[[Internaciisto]]"'', organo de [[Internacia Komunista Esperantista Kolektivo]].
 
Li ankaŭ kunfondis [[Kultura Asocio Esperantista|Kulturan Asocion Esperantistan]] (KAE) kaj estas unu el ĝiaj estraranoj dum multaj jaroj, inter alie redaktante ĝian organon.
 
Li estis peranto de pluraj esperantistaj gazetoj. Li estas unu el la ĉeforganizantoj de la [[Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo|Internaciaj Esperanto-Semajnoj de la Kulturo kaj Turismo]].
 
==Verkoj==
* '''2006''': (kun Santiago Torné i Grau). ''Diccionari català-esperanto''. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2006. — 7800 kapvortoj.
 
{{Vivtempo|Serrano Pérez, Luis}}