San Antonio (Teksaso): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
= Turismo =
 
San-Antonio estas populara turisma celo. La juvelo de la urbo estas la '''Rivermarŝejo''' (angle: Riverwalk, hispane: Paseo del Rio)kiu meandras tra la urbocentra areo. Borderita kun multaj vendejoj, drinkejoj, kaj restaŭrantoj kaj krome kun la Arneson River Theater (Arneson-a Rivera Teatro), tiu ĉi altirejo transformiĝas en imponan festivalon de lumoj dum la Kristnaska kaj Novjara feria periodo.
 
La urbocentra areo ankaŭ elmontras HemisFair-a Parko (hejmo de la Tower of the Americas (Turo de la Amerikoj) kaj la Institute of Texas Cultures (Instituto de Teksasaj Kulturoj), La Villita, El Mercado, kaj la plej larĝe rekonita gvidosigno, la [[Alamo]].
 
Aliaj lokoj de intereso inkludas ''Brackenridge Park'' (hejmo de la San Antonio Zoo (Zoologia Ĝardeno de San-Antonio)), la misiejoj de la San Antonio Missions National Historical Park (la Nacia Historia Parko de la Misiejoj de San-Antonio), [[Sea World]] de Teksaso, kaj la tema parko ''[[Six Flags Fiesta Texas]] tema parko''.
 
Ĉiun aprilon, San-Antonio gastigas la Fiesta San Antonio, 10-taga festivalo pri la diversaj kulturoj de la urbo kaj honore al la herooj de la [[Batalo de la Alamo]] kaj la [[Batalo de San Jacinto]].
 
Preter sentado de la vidaĵoj kaj la sonoj de San-Antonio, turistoj povas provi iom da ĝia mondfama [[Tex-Mex]] kuirarto ĉe multaj fajnaj restaŭracioj dise en la urbo. Al San-Antonio ankaŭ ne mankas manĝejoj kiuj ofertas la Teksas-stilan barbecue (fajrrostaĵonfajrorostaĵon), kaj por la vere kuraĝa adepto, taga ekskurso al la pli bone sciataj fajrrostejojfajrorostejoj kaj fumaĵejoj estas kaj necesa kaj facile farebla.
 
= Edukado =