Bonna universitato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
Antaŭaĵo de la Bonna Universitato estis la akademio ''[[elektoepiskopujo Kolonjo|Kurkölnische]] Akademie Bonn'', kiu fondiĝis en 1777 je kvar fakultatoj pri "diaj, juraj, kuracaj kaj mondaj sciencoj". En 1786 la germana imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] donis al ĝi la rajton atribui la sciencajn titolojn de licencato kaj de doktoro, rekonitajn en la tuta germanlingva [[Sankta Romia Imperio]]. En 1798 la ''Kurkölnische Universität'' estis malfondita, pro tio ke la regiono okcidente de la [[Rejno]] estis konkerita per la armeo de [[Francio]].
 
La nuntempa Rejnlanda Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' Bonn estis fondita la 18-an de oktobrto 1818 per ordono de la [[prusio|prusia]] reĝo [[Frederiko Vilhelmo la 3-a (Prusio)|Frederiko Vilhelmo la 3-a]] - temis pri la sesa prusia universitato flanke de la [[Universitato Ernst Moritz Arndt]] en [[Greifswald]], la [[Humboldt-Universitato en Berlino|Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' en Berlino]], la Albertus-Universitato [[Königsberg]] (la nuna [[Kaliningrad]]), la Universitato [[Halle (Saale)]] lakaj la [[Silezio|Silezia]] Universitato ''Frederiko Vilhelmo'' [[Breslau]] (la nuna [[Vroclavo]]). Celo de la universitata fonto estis la volo doni al la du tiam novaj prusiaj provincoj [[Rejnlando]] kaj [[Vestfalio]] akademian altlernejon. Samtage la antaŭe ekzistintaj universitatoj de [[Vestfalio]] en [[Münster]] kaj [[Paderborn]] estis fermitaj. La urbon Bonno oni elektis pro pluraj kialoj: Unuflanke en la urbo ekzistis du imponaj, sed intertempe malplenaj barokaj kasteloj, kiuj por nova universitato donis sufiĉan spacon. Duaflanke oni volis signali novan komencon, kaj tial nek revivigis la antaŭan universitaton de Bonno nek la urban universitaton de [[Kolonjo]].
 
La en oktobro 1655 fondita universitato de [[Duisburg]] malfondiĝis en la jaro de la universitata fondo en Bonno. La [[sceptro]] de tiu universitato kaj granda parto de la universitata biblioteko estis transportitaj al Bonno, kiel ke la bonna universitato ankaŭ estas sekvaĵo ankaŭ de la tiuurba universitato.