Joseph Muscat: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 21:
'''Joseph MUSCAT''' (naskiĝis la [[22-an de januaro]] [[1974]]) estas la nuna ĉefministro de [[Malto]]. Li prenis la postenon je la [[10-a de marto]] [[2013]] post elektado en kiu li venkis [[Lawrence Gonzi]]'n.
 
Muscat naskiĝis en Tal-Pietà, proksime de [[La-Valeto]], Malto, kaj studis ĉe la [[Universitato de Malto]]. Li laboris kiel ĵurnalisto por Super One Radio kaj Super One TV dum la 1990-aj jaroj. Li estis redaktisto de la retejo http://www.maltastar.com de 2001 ĝis 2004, kaj li kontribuis al la gazetoj ''[[L-Orizzont]]'' kaj ''[[The Times (Malto)|The Times]]''.
 
Li elektiĝis kiel [[Eŭropa Parlamento|Eŭropa parlamentano]] en 2004, en 2007 gajnis [[Ph.D.]] je [[administradoscienco]] ĉe la [[Universitato de Bristolo]], kaj demisiis el la Eŭropa Parlamento en 2008 por eniri la Maltan parlamenton. Kadre de tio li iĝis la ĉefo de la Malta Laborista Partio je la 6-a de junio 2008, kaj [[gvidanto de opozicio]] de la 1-a de oktobro 2008 ĝis la 10-a de marto 2013, kiam li transiris al la registaro por iĝi ĉefministro de Malto.