Giuseppe Verdi: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e formatigo de titoloj
Linio 11:
 
== Biografio ==
=== Komencaj jaroj: Le Roncole, Busseto kaj Milano ===
[[Dosiero:Giuseppe Verdi casa natale.jpg|eta|maldekstre|Naskoloko de Verdi ĉe Le Roncole]]
Giuseppe Verdi naskiĝis en 1813 el neriĉa familio de kampara gastejo. Verdi naskiĝis la filo de Carlo Giuseppe Verdi (1785–1867) kaj Luigia Uttini (1787–1851) en Le Roncole, vilaĝo ĉe [[Busseto]], tiam en la departemento Taro kaj ene de la limoj de la [[Unua Imperio (Francio)|Unua Franca Imperio]] post la aneksado de la [[Duklando de Parma|Duklando de Parma kaj Piacenza]].
Linio 19:
Kiam Verdi estis preskaŭ trijaraĝa, liaj gepatroj havis bebinon, Giuseppa. Tamen ŝi mortiĝis en 1833. El la aĝo de kvar, Verdi ricevis privatan instruadon en Latino kaj itala fare de la vilaĝa bazlerneja instruisto, Baistrocchi, kaj 6jaraĝa li ĉeestis la lokan lernejon. Samtempe, ŝajne li komencis lerni muzikon ĉe la orgenisto de sia vilaĝo, kaj li pli kaj pli estis allogita de muziko ke liaj gepatroj finfine havigis al li [[spineto]]n. Kiel unu el la plej gravaj biografiistoj de la komponisto nome [[Mary Jane Phillips-Matz]] notis, "la kapablo de Verdi por muziko evidentiĝis tiam, eĉ ĉirkaŭ 1820 aŭ 1821.<ref>Phillips-Matz 1993, p. 17—18</ref> Tiu periodo ekis ankaŭ lian asocion kun la loka preĝejo, servante en la ĥorejo, kaj kiel [[messervanto]] dum tempo, kaj ricevante orgenan instruadon. Post la morto de la instruisto Baistrocchi, Verdi iĝis la oficiala pagata orgenisto ĉe la aĝo de ok.<ref>Phillips-Matz 1993, p. 21</ref>
 
==== 1820 al 1832: Muzika edukado en Busseto ====
[[Dosiero:Busseto - Chiesa Collegiata di San Bartolomeo 09.JPG|eta|San Bartolomeo, Busseto]]
[[Dosiero:Don Pietro Seletti-Verdi's first teacher.png|eta|maldekstre|150px|Don Pietro Seletti, instruisto de Verdi ĉe la ''Ginnasio'']]
Linio 47:
En la sama tempo, Carlo Verdi, kies familia entrepreno havis profundan problemon, esploris eblecojn por ke lia filo studu muzikon, kaj li produktis petskribon por financado al la ''Monte di Pietà e d'Abbondanza'' en Busseto, malantaŭenirita per fortaj referencoj de Provesi kaj aliaj. Verdi estis invitita por resti en la Barezzi-domanaro kaj ekloĝis enen, por daŭre helpi al la filarmonio per kopiado de dudekopo kaj ĉia maniero de rilataj taskoj dum ĉiuj atendis novaĵojn pri la Pietà-stipendio.
 
==== 1832 al 1834: Muzika eduko en Milano ====
[[Dosiero:Verdi-1840.jpg|eta|altdekstre|Giuseppe Verdi<br />(Litografio de Alessandro Focosi, ĉ. 1840)]]
[[Dosiero:Milano Scala 19c.jpg|eta|maldekstre|Operejo La Scala en la 19a jarcento]]
Linio 67:
Revenante nelonge al Milano de Busseto en 1836, li kondukis [[La Cenerentola]] de [[Rossini]]<ref>Budden 1984, pp. 45-46</ref> sed multajn ŝtupojn oni bezonis antaŭ ol Oberto iĝis realaĵo sur la operscenejo. En lia "Skizo" de 1879, Verdi liveris la anekdotojn de kiel lia unua opero okazis, sed antaŭ ol tio povis komenci okazi, li revenis al Busseto dum du-kaj-duono da jaroj.
 
==== 1834 al 1839: Reveno al Busetto ====
[[Dosiero:Verdi in 1836.jpg|eta|altdekstre|Verdi en Busetto, ĉirkaŭ la epoko de sia edziĝo, 1836 (desegno de Stefano Barezzi)]]
Carlo Verdi venis al Milano por preni la junan viron reen hejme meze de [[1834]] dirante ke li devas esti en Busseto kiam la decido ĉirkaŭ kiu sukcedos Provesi estos farita. Tamen, okazis rivalfrakcioj en la urbo kampanjantaj kontraŭ li, kaj Verdi ne ricevis la postenon, kvankam poste - kun la helpo de Barezzi - li akiris la sekularan postenon de ''maestro di musica''. Li instruis, donis lecionojn, kaj kondukis la filharmonianojn dum pluraj monatoj antaŭ reveno al Milano komence de [[1835]].<ref>Parker 1998, p. 933</ref> En Milano li estis apogita ree fare de Barezzi kiu gastigis lin en loĝejo kun alia de siaj protektatoj, nome Luigi Martelli. Verdi estis atendita instrui lin, dum oni atendis ankaŭ ke li prenos lecionojn de Lavigna por esti formale kvalifikita por preni supran instruistoficon. Ĉirkaŭ julio 1835 li akiris sian atestilon de Lavigna kiu deklaris ke "mi tial kredas lin preta por plenumi sian profesion je la nivelo de ''maestro di cappella''.<ref>Phillips-Matz1993, p. 67</ref>
Linio 76:
{{-}}
 
=== Komencoj de Verdi kiel operkomponisto ===
==== 1839 al 1840: Reveno al Milano: ''Oberto'' (unua opero) kaj ''Un giorno di regno'' ====
[[Dosiero:Verdi-portrait 1839-40 by Molentini.png|eta|150px|Portreto de Verdi, 1839-40 de Molentini]]
'''''[[Oberto (opero)|Oberto]]''''' ([[17a de novembro|17a de Novembro]] [[1839]], La Scala, Milano). Ĉu ''Rocester'' fakte iĝis la bazo por ''Oberto'', kiam Verdi kaj Margherita estis revenintaj al Milano en februaro 1839 post plenumado de du-kaj-duono da jaroj de lia kontrakto en Busseto, estas kondiĉigitaj de iu malkonsento inter akademiuloj. Kiom multe de ''Rocester'' restis videbla en Oberto<ref>Ekzemple, vidu Budden 1973, Vol. 1 pp. 47—50, pri konfliktaj asertoj kaj neperfektaj memoroj.</ref> estas diskutita fare de Roger Parker, kiu sugestas ke "en tiu formo-ŝanĝiĝanta tendenco, la opero estis, kompreneble, tre multe de sia tempo."<ref name="98-PARK">Parker 1998, pp. 10-11</ref>
Linio 89:
{{-}}
 
==== Septembro de 1840 al aŭtuno de 1841: malespera jaro de Verdi, poste ''Nabucco'' ====
En la vivo de Verdi okazis malfacila periodo. Lia dua opero malsukcesis, liaj unua edzino kaj filoj mortis, kaj Verdi pensis forlasi la muzikon. Sed li revenis per ''Nabucco'', kiu triumfiĝis. Tiu verko estas la unua manifestaĵo de la genio de Verdi.
[[Dosiero:Verdi-Nabucco-1842-original costume sketch.jpg|eta|maldekstre|150px|Originala vestodesegno por ''Nabucco'', 1842]]
Linio 106:
{{-}}
 
=== Komencaj laboraj jaroj: ''Nabucco'' al ''La battaglia di Legnano'' ===
[[Dosiero:Verdi-pen in hand-1842.jpg|eta|Verdi de L. De Vigni el lithografio de G. Turchi, 1842]]
(daŭrigota)
Linio 118:
Li forpasis en [[1901]], amata de ĉiuj italoj, ne nur pro lia muziko, sed ankaŭ pro lia daŭra subteno de la memstaranta Italio.
 
== Listo de operojVerkoj ==
=== Operoj ===
[[Dosiero:Jean-Vital Jammes dit Ismaël en Rigoletto (vers 1865).jpg|eta|dekstre|230px|Jean-Vital Jammes kiel Rigoletto, 1865]]
* ''[[Oberto (opero)|Oberto, Conte di San Bonifacio]]''