Louis de Beaufront: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e →‎Esperantista agado: rekta ligilo al la lingvo Ido
Linio 33:
Li estis la unua homo, kiu ellaboris plenan [[gramatiko]]n de Esperanto, klarigante la manieron esprimi en bonstila Esperanto la naciajn [[parolturno]]jn, kaj tiamaniere eviti la danĝeron de naciaj dialektoj en Esperanto mem. En la daŭro de kelkaj jaroj ([[1892]]-[[1905]]) li eldonis tutan serion da lernolibroj, ekzercaroj kaj vortaroj, i. a. la faman ''[[Commentaire sur la grammaire de la Langue Internationale "Esperanto"]]'', [[1900]]. Beaufront altiris al Esperanto multajn eminentajn kaj influajn personojn kaj diversajn asociojn. Pro sia aktiveco, li estis nomata "La dua patro de Esperanto".
 
Dum multaj jaroj, Beaufront estis rigardata de ĉiuj esperantistoj kiel unu el la plej severaj konservativuloj, neniam uzinta sian influon sur Zamenhof kaj sian aŭtoritatecon super la samideanoj, dum la daŭro de pli ol 20 jaroj, por elparoli la plej malgrandan vorton favore al reformoj. [[Carlo Bourlet]] eĉ nomis lin "granda inkvizitoro" pro lia troa konservativemo. En [[1894]] Beaufront estis kontraŭ reformoj en Esperanto, dum tiujara balotado, tial oni ne komprenis, kial en [[1908]] li konsentis pri la grandskala reformado kiu kondukis al la lingvo publikigita sub la nomo [[Ido (lingvo)|Ido]].
 
La malkonkordoj inter Zamenhof kaj Beaufront temis ne pri lingvaj aspektoj, sed pri movadaj aferoj, ĉefe pri [[Homaranismo]] kaj [[interna ideo]]. Ankaŭ kiel tre katolika homo, al li ne plaĉis la religiaj ideoj de Zamenhof. Beaufront volis ke Esperanto estu ĉefe komerca lingvo kaj provokis la [[deklaracio de Boulogne|deklaracion de Boulogne]], kaj ŝajnis al multaj homoj ke li estas advokato de neŭtraleco kaj racio kontraŭ la revemo de Zamenhof.