Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 722:
{{komento}}Preferebla estas «doma maluso» ol «pomarbo» kaj «doma pomarbo». Tion dirite, ''domesticus'' ne signifas ''doma''. Esperanto ne havas ekvivalenton, sed la plej proksimaj vortoj estus ''familiara'' aŭ ''hejma'', sed erare estus uzi ''doma'' malgraŭ la fonto. Ĉu domaĝe se la artikolo portus la sciencan nomon '''''Malus domestica'''''? [[Uzanto:Pauchjo|Pauchjo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pauchjo|diskuto]]) 15:49, 2 mar. 2020 (UTC)
:Jes, Malus domestica povas est laŭ mi. [[Uzanto:Marek Mazurkiewicz|Marek Mazurkiewicz]] ([[Uzanto-Diskuto:Marek Mazurkiewicz|diskuto]]) 20:35, 2 mar. 2020 (UTC)
 
{{komento}} "Maluso" estas nur unu el la botanikaj strangaĵoj, kvazaŭsciencaj neologismoj, de PIV-2002, kiujn multe kritikis gravaj verkistoj. Mi volus vidi eĉ unu realan tekston ekster PIV (aŭ alia vortaro kopiinta la vorton el PIV), en kiu estas uzata la vorto "maluso". La sola vorto, kiun oni regule uzadis pri la arbo, dum la tuta historio de Esperanto, estas ''pomarbo'' aŭ la iomete arĥaika ''pomujo''. Se la vorto foje estis uzata por alia arbo ol ''Malus domestica'', ĝi certe estis precizigita per adjektivo, ekz., ''sovaĝa pomarbo''. La nuna artikoltitolo estas stranga, ĉar ĝi unuavice montras la frukton, kvankam la artikolo temas pri la fruktarbo. En alilingvaj Vikipedioj la titolo povas esti ankaŭ io simila al ''pomo'' (ekzemple en la Angla Vikipedio). Anstataŭ la nuna ''Kulturpomo'' plej bone oni titolu la artikolon simple ''Pomarbo'', kaj se tio ŝajnas nesufiĉe preciza, oni precizigu ''Kultura pomarbo'', ''Ĝardena pomarbo'' aŭ ''Hejma pomarbo'' (''domestica'' plej bone tradukiĝas per ''malsovaĝa'', sed la tasko ne estas traduki la sciencan nomon). Fantaziaĵoj kiel ''maluso' ne estu uzataj. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 13:19, 3 mar. 2020 (UTC)
 
 
 
 
 
 
 
 
,