Ĉeĥa lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eksteraj ligiloj: riparo de ligilo
e ŝablono
Linio 21:
| vikipedio = cs
}}
La '''ĉeĥa lingvo''' (ĉeĥe: ''{{lang-cs|Čeština'', ''|aŭ=Český jazyk''|ligilo=ne}}) apartenas al la slava branĉo de la [[hindeŭropa lingvaro]], nome al la okcidentslava grupo kune kun la lingvoj: [[Pola lingvo|pola]], [[Slovaka lingvo|slovaka]] kaj [[Soraba lingvo|soraba]]. La ĉeĥa kaj slovaka estas reciproke kompreneblaj kiel dialektoj (ili disiĝis en la mezo de la [[19-a jarcento]]), kvankam ili diferencas ankaŭ fonetike (en la slovaka mankas "ř", la ĉeĥa ne posedas "ä, ô, ĺ, ľ, ŕ").
 
La malnova ĉeĥa literaturo floris inter la [[14-a jarcento|14-a]] kaj [[17-a jarcento]]j, sed precipe la [[protestantismo|protestantisma]], tial la rekatoliga periodo (post la batalo apud [[Prago]] en [[1620]], en kiu venkis la katolikoj) persekutis la malnovajn verkojn kaj bremsis la lingvan evoluon. Nur post la patento de la imperiestro [[Jozefo la 2-a]] pri religia toleremo ([[1781]]) eblis reeldoni la klasikaĵojn, kaj la nacia renesanco povis starti. Kiel bazon por la moderna ĉeĥa lingvo oni elektis la klasikan tradukon de [[Biblio]] el la [[16-a jarcento]] - tiel estiĝis konsiderinda diferenco inter la normigita lingvo literatura kaj spontana lingvo parola.