Por Pli Justa Mondo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alekso92 (diskuto | kontribuoj)
Kreita per traduko de la paĝo "Por un Mundo Más Justo"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:30, 31 mar. 2020

Por Pli Justa Mondo (M+J) estas hispana politika partio limigita al nacia medio kaj kreita en 2004, kies ĉefa celo estas, laŭ ties statutoj, la malaperigo de malriĉeco kaj la lukto kontraŭ la malegaleco en la mondo. Ĝi promocias la sendiskutan plenumadon de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj, la pliigon de la kvanto kaj kvalito de la Oficiala Disvolva Helpo (ODH), la fermon de Centroj de Interniĝo de Fremduloj (hispane CIEs) kaj justajn regulojn en komerca kaj fiska kampo, kaj nacinivele kaj internacie. Ĝi registriĝis en la Registro de Politikaj Partioj de la Ministerio de Interno de Hispanio ekde la 8a de januaro 2004.[1]

Por Pli Justa Mondo
politika partio en Hispanio
Ideologio poreŭropismo, naturprotektismo, internaciismo
Retejo www.porunmundomasjusto.es
vdr

Historio

La partio fondiĝis en 2004 kaj de tiam partoprenis en naciaj, eŭropaj, aŭtonom-komunumaj kaj urbaj balotoj.[2]

En 2017, la partio komencis la kampanjon SickOfWaiting por denunci la neplenumon de la devontigoj reloki rifuĝintoj fare de la plimulto de eŭropaj registaroj.[3] Ekde ties kreado, tiu movado havas pli ol 18.000 apogojn el pli ol cent landoj.[4]

De 2019, Por pli Justa Mondo eldonas sian librotenadon en reala tempo, same kiel la fakturojn kaj la pag-klarigajn dokumentojn.[5]

Programo kaj ideologio

La ĉefa celo de M+J estas establita, laŭ la oficialaj medio de la partio, en la unua artikolo de la Universala Deklaro de la Homaj Rajtoj: "Ni ĉiuj naskiĝis liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ni ĉiuj havas niajn proprajn pensojn kaj ideojn. Ni ĉiuj devas agi unuj kun aliaj laŭ spirito de frateco." La ideologio de la formado baziĝas en tri piedoj: la malaperigo de la ekstrema malriĉeco kaj de la media detruado, la ne-diskriminacio al nesamnacianoj, kaj la serĉo de tutmondaj interkonsentoj inter la registaroj el malsamaj landoj.[6]

Balotaj rezultoj

Ĝeneralaj balotoj

En la ĝeneralaj balotoj de aprilo de 2019, la partio prezentiĝis en 41 hispanaj provincoj.[7] La kandidato al la prezidanteco de la Registaro kaj la unua enlistigita por Granado estis la hispana Senegal-devena Augustin Ndour, kio rezultis en la unua kandidateco el afrika origino por hispania prezidanteco.[8] La partio atingis 21.711 voĉdonojn en laKongreso de la Deputitoj kaj 103.815 en la Senato.[9]

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  4. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  6. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  8. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  9. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .