Francisco Azorín Poch: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
En 1943 Francisco Azorín Poch komencis sian universitatan docentiĝon kiel helpanto de praktikaj klasoj en la fakultato pri matematiko en la [[Komplutensa Universitato de Madrido]]. En 1953 li tie finis siajn studojn per la doktoriĝekzameno pri matematiko.
 
De 1955 ĝis 1957 kaj de 1959 ĝis 1961 li estis profesoro pri statistika specimenado de la [[Centra Universitato de Venezuelo]]. Post tio li fariĝis profesoro pri matematika [[statistiko]] de la [[Universitato de Santiago de Compostela]]. En 1963 li fariĝis ĉefo de la statistika fako de la [[Komisio Ekonomia por Latinameriko]] ''(Comisión Económica para América Latina y el Caribe, CEPAL)'' de [[Unuiĝintaj Nacioj]] en [[Santiago de Chile]]. Li estis elektita membro de la [[Internacia Statistika Instituto]] (ISI). Ekde 1974 li estis profesoro pri matematika statistiko kaj probableco en la [[Aŭtonoma Universitato de Madrido]] ĝis sia emeritiĝo en 1984.
 
De 1981 Francisco Azorín Poch estis membro de ''Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales,'' hispana akademio pri matematiko kaj natursciencoj. En 1985 la [[Universitato de Malago]] atribuis al li honoran doktorecon.