Henry Scott Tuke: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Li naskiĝis en [[kvakerismo|kvakerisma]] familio en [[Jorko]], estante la dua filo de Daniel Hack Tuke (1827-1895) kaj Maria Strickney (1826-1917). En 1859 la familio translokiĝis al ''Falmouth'', kie Daniel Tuke, kuracisto, establis praktikon. La fratino kaj biografiisto de Tuke, Maria Tuke Sainsbury (1861-1947), naskiĝis tie. Tuke kuraĝiĝis desegni kaj pentri de frua aĝo kaj kelkaj el liaj plej fruaj desegnaĵoj - de kiam li havis kvar aŭ kvin jarojn - estis eldonitaj en 1895. En 1870, Tuke aliĝis al sia frato William en la kvakerisma lernejo de Irwin Sharps en [[Weston-super-Mare]], kaj restis tie ĝis la aĝo de dek ses jaroj.
 
[[dosiero:Tuke, Henry Scott (1858–1929), "The Bathers".jpg|eta|maldekstra|<center>[[Henry Scott Tuke]], ''la banantoj'' (1885)]]
En 1875, Tuke enskribiĝis en la ''Slade'' Lernejo de Arto sub ''Alphonse Legros'' kaj Sir ''Edward Poynter''. Komence lia patro pagis sian instrukotizon sed en 1877 Tuke gajnis stipendion, kio permesis al li daŭrigi sian trejnadon ĉe Slade kaj en Italio en 1880. De 1881 ĝis 1883 li estis en Parizo, kie li renkontis Jules Bastien-Lepage, kiu instigis lin pentri subĉiele (france ''en plein air''). Dum studante en Francio, Tuke decidis translokiĝi al ''Newlyn'' en [[Kornvalo]], kie multaj el liaj amikoj de Parizo kaj la lernejo ''Slade'' jam formis la pentristan skolon ''Newlyn''. Li ricevis tie multajn enspezajn komisiojn, post ekspozicio de sia laboro ĉe la [[Reĝa Akademio de Artoj]] en Londono.
Memportreto, 1920
 
En 1885, Tuke revenis al Falmouth, kie multaj el liaj ĉefaj verkoj estis produktitaj. Tuke fariĝis establita artisto kaj estis elektita al plena membreco de la [[Reĝa Akademio]] en 1914. Li suferis koratakon en 1928 kaj mortis en marto de 1929. Je la fino de sia vivo Tuke sciis, ke lia laboro jam ne estas moda. En sia testamento li lasis malavarajn monsumojn al iuj el la viroj, kiuj kiel knaboj estis liaj modeloj. Hodiaŭ li estas rememorita ĉefe pro liaj oleo-pentraĵoj de junaj viroj, sed krom liaj atingoj kiel figuranta pentristo, li estis establita marista artisto kaj produktis tiom da portretoj de velŝipoj kiel li pentris homajn figurojn. Tuke estis diligenta artisto - pli ol 1.300 verkoj estas listigitaj kaj pli ankoraŭ estas malkovritaj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[nudeco (arto)]]
 
{{projektoj}}