Envulto: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 16:46, 7 jun. 2020
En folkloro, envulto[1] estas magia metodo suferigi aliulojn.
Priskribo
En magio, oni envultas per diversaj manieroj kaj metodoj. Unu metodo, ofte konata en filmoj ktp, estas uzo de pupeto, kiu prezentas aŭ simbolas la viktimon. Do, laŭ la magia kredo, suferigo de la pupeto (tranĉado, pikado ktp) kaŭzas, per magia rito, analogajn suferojn de la reala viktimo.
Etimologio
La termino devenas de la franca vorto envoûter, el en “en” kaj latine vultus “mieno, vizaĝo”, montranta la ago piki la vizaĝon de la pupeto per pinglo ktp.