Shawnee: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Graham87 (diskuto | kontribuoj)
fix link, need to create template
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
La britoj eldonis la [[Reĝan Proklamon de 1763]] dum [[la Ribelo de Pontiac]], por krei limlinion inter la britaj kolonioj en la oriento kaj la Ohia Lando okcidente de la [[Apalaĉo]]j. Ili provis solvi konfliktopunktojn kun la indianoj kaj establi rezervejon por ili. La [[Traktato de Fort Stanwix]] , en 1768, aliflanke, etendis tiun linion okcidenten, donante al la britoj postulon je kio nun estas okcidenta Virginio kaj Kentukio. La ŝonioj ne konsentis pri tiu traktato: ĝi estis negocita inter britaj oficialuloj kaj la irokezoj, kiuj postulis suverenecon super la areo, kvankam ŝonioj kaj aliaj indianaj triboj ankaŭ ĉasis tie.
 
Post tiu traktato, anglo-amerikanoj komencis alvenadi en la [[Ohio-rivero-Valo]]n por setlado. Perfortaj okazaĵoj inter setlantoj kaj indianoj [[eskaliĝo|eskaladis]] en [[la Militon de [[Dunmore]] en 1774. Britaj diplomatoj sukcesis izoli la ŝonijon dum la konflikto: la irokezoj kaj la delavaroj restis neŭtralaj. La ŝonioj alfrontis la britan kolonion de Virginio kun nur kelkaj Mingo-aliancanoj. [[Lord Dunmore]], reĝa guberniestro de Virginio, lanĉis dubranĉan invadon en la Ohian Landon. La ŝonia ĉefo Cornstalk atakis unu flugilon sed batalis al remizo en la nura grava batalo de la milito, la [[Batalo de Point Pleasant]].
 
En la [[Traktato de Camp Charlotte]], Cornstalk kaj la ŝonioj estis devigitaj rekoni la Ohio-rivero-limon establitan per la 1768-datita Stanwix-traktato. Multaj aliaj ŝoniaj gvidantoj rifuzis rekoni tiun limon, aliflanke. Kiam la [[Usona Milito de Sendependeco]] eksplodis en 1776, pluraj ŝoniaj tribestroj rekomendis eniri la militon kiel britaj aliancanoj, esperante movi la kolonianojn reen trans la montojn. La ŝonioj estis disigitaj: Cornstalk kondukis tiujn kiuj deziris resti neŭtralaj, dum militogvidantoj kiel ekzemple [[Chief Blackfish]] kaj [[Blue Jacket]] batalis kiel britaj aliancanoj.
Linio 245:
 
[[Kategorio:Ohio]]
[[Kategorio:Indianaj etnoj en Usono]]<!--
[[Kategorio:Ŝonia tribo]]
[[Kategorio:Algonkenaj etnonimoj]]
Linio 257:
[[Kategorio:Indianaj triboj en Virginio]]
[[Kategorio:Indianaj triboj en okcidenta Virginio]]
-->