Lichfield: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
Dum la regado de [[Maria la 1-a (Anglio)|Maria la 1-a]] tri homoj ŝtiparumis pro herezo. La lasta homo ŝtipuramita en Anglio pro herezo mortis ĉe Lichfield en 1612: li estis [[baptismo|baptismano]] kiu rifuzis konformi al [[anglikanismo]].
 
== Angla enlanda milito ==
Dum la [[angla enlanda milito]] la katedralaj gravuloj subtenis la reĝon sed la plejparto de la loĝantaro subtenis la parlamenton. En 1643 oni fortikis la katedralan placon. Parlamenta generalo [[Robert Greville (2-a Barono Brooke)]] atakis la placon sed mortis per hazarde deviiĝinta kuglo la fest-tagon de Sankta Chad: la subtenantoj de [[Karlo la 1-a (Anglio)|Karlo la 1-a]] proklamis tion miraklo. Tamen parlamenta armeo mallonge kaptis la katedralon. La saman jaron [[Princo Rupert de la Rejno]] rekaptis ĝin, sed en 1646, post la malvenko de la reĝo, la katedralaj instancoj kapitulacis.