Jarmila Rýznarová: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
LiMr (diskuto | kontribuoj) e +kat |
Mirmal (diskuto | kontribuoj) hodiau forpasis |
||
Linio 3:
}}
'''Jarmila RÝZNAROVÁ''' <nask. URBANOVÁ, edz. RYBÁČKOVÁ> (naskiĝis la [[13-an de decembro]] [[1929]] - mortis la [[5-an de decembro]] [[2020]])
Multmerita aktivistino de la E-movado esperantiĝis en la jaro 1953. Multajn jarojn ŝi gvidis E-kursojn por plenkreskuloj kaj infanoj, aplikante Freinet-metodon, kunlabore kun la grupoj de eksterlandaj E-infanoj, aranĝis por ili multajn ekskursojn. Zorgante pri verk-heredaĵo de D-ro [[Stanislav Schulhof]] (1864-1919) ŝi verkis kaj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verkoj, originalaj kaj tradukitaj en kelkaj eldonoj. Ankaŭ ŝi kunlaboris ĉe eldonoj de E-gvidlibroj de Pardubice. En funkcio de prezidantino de E-klubo Pardubice ŝi sukcese organizis 17 renkontiĝojn „Esperanto-tago“ kiujn ĉeestis multaj esperantistoj el la tuta respubliko. Kun sia edzo [[Josef Vaněček]] (1923-1998) kaj post lia forpaso ŝi mem kiel prezidantino, gvidis la [[Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj|Asocion de Handikapitaj Esperantistoj]]. Tiu laboro konsistas ĉefe el redaktado kaj eldonado de [[Informilo de AEH]], el skribaj aŭ personaj kontaktoj kun la membroj kaj el preparado de seminarioj, okazantaj kutime en pensiono Espero de vilaĝo [[Skokovy]] en [[Bohemia paradizo]]. En tiuj ĉi aktivadoj ŝi daŭrigas ankoraŭ nuntempe en funkcioj de sekretariino de E-Klubo [[Stanislav Schulhof]] en [[Pardubice]] kaj de [[AEH]].
|