Koncertmajstro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
far -> de
Linio 1:
'''Koncertmajstro''' estas kutime la voĉestro el la grupo de la 1-aj [[violono]]j, kiu staras aŭ sidas en [[orkestro]] ĉe la unua muzikpupitro. Ĝis en la komencanta [[19-a jarcento]] ĉi tiu estra muzikisto direktis memstare la tutan orkestron, kiel eĉ nun estas kutime en kelkaj ĉambrorkestroj. Ekde la transpreno de la estra pozicio farde [[dirigento]] – komence ekde la [[klaviceno]], poste nur staranta antaŭ la orkestro – koncertmajstro havas la taskon kontroli la [[agordoj (muziko)|agordadon]], gvidi la ludadon, ludi la violonajn [[Solo (muzikisto)|soloajn pasaĝojn]] kaj foje anstataŭi la dirigenton dum la proboj. Krome li signalas al la orkestro la ekstaradon, eksidadon kaj eventualan aplaŭdadon (ekz. per la [[arĉo]]j, kiuj estas frapataj ĉe la muzikpupitroj).
 
En pli grandaj simfoniorkestroj plejofte estas pluraj koncertmajstroj. Jen oni kutime distingas inter la t.n. [[1-aj koncertmajstroj]] kaj la ''2-aj koncertmajstroj''. Ofte en pli grandaj orkestroj du koncertmajstroj dum koncerto sidas ĉe la unua pupitro, je kio unu anstataŭas la alian. Krome en grandaj orkestroj la voĉestroj de la 2-aj violonoj ofte nomiĝas koncertmajstroj.
 
La koncertmajstro estas subtenata farde la voĉestroj de la aliaj instrumentgrupoj kaj komunikas vide kun ili.
 
== Famaj koncertmajstroj (selekto) ==