Palbekaj aratingoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Palbekaj aratingoj''' (''Psittacara'') estas genro de neotropisaj papagoj el tribo ''Arini'', troveblaj..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:23, 19 mar. 2021

Palbekaj aratingoj (Psittacara) estas genro de neotropisaj papagoj el tribo Arini, troveblaj en Suda kaj Centra Ameriko kaj la Karibio kun unu specio trovata tiom norde kiel sudaj regionoj de Usono. Ĝis 2013 ĉiuj palbekaj aratingoj estis konsiderataj en la genro Aratinga, sed post esploroj per molekula filogenetiko oni decidis apartigi ilin en apartan genron.[1] Multaj specioj de Psittacara bone adaptiĝis al vivo en kapteco kaj estas sufiĉe popularaj dombirdoj. En birdobredado ili, samkiel parencaj genroj el tribo Arini, estas konataj kiel konuroj.

Specioj

Referencoj

  1. Remsen, Jr., J.V.; Schirtzinger, E.E.; Ferraroni, Anna; Silveira, Luís Fábio; & Wright, Timothy F. (24 April 2013). DNA-sequence data require revision of the parrot genus Aratinga (Aves: Psittacidae). Zootaxa 3641(3): 296–300. doi: 10.11646/zootaxa.3641.3.9