Ève Ricard: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{informkesto homo}} '''Ève RICARD''' (naskiĝis en 1948) estas franca logopediisto kaj aŭtoro. Malsaniĝinta pro la Parkinsona malsano ekde plura..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:28, 8 apr. 2021

Ève RICARD (naskiĝis en 1948) estas franca logopediisto kaj aŭtoro. Malsaniĝinta pro la Parkinsona malsano ekde pluraj jaroj, ŝi inspiriĝis de ĉi-lasta por siaj verkoj.

Ève Ricard
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1947 (1947-11-30) (76-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean-François Revel
Patrino Yahne Le Toumelin
Frat(in)oj Matthieu RicardNicolas Revel
Okupo
Okupo lingvoterapiisto • verkisto
vdr

Biografio

Ève Ricard estas la filino de la pentristo Yahne Le Toumelin kaj de la akademiano Jean-François Revel, kaj la fratino de la bikŝuo Matthieu Ricard. Ŝi oficis kiel logopediisto dum preskaŭ kvardek jaroj en la servejo pri Infanopsikiatrio de la Malsanulejo Sainte-Anne en Parizo kaj en la Instituto Georges Eastman[1]. Trafita de la Parkinsona malsano, ŝi "faris el verkado antidoton kontraŭ timemo"[2] kaj "prenis sian malsanon kiel leciono pri vivo"[3].
En sia unua libro, Parkinson Blues, publikigita en 2004, ŝi priskribas la progreson de sia malsano kaj asertas, ke "verki ĉi tiujn paĝojn estis kiel danco, kiel kanto, ĝis la forlaso de mi mem al la sola plezuro de vortoj, plenĝoje". "Nokte mi doloras, sed en la fruaj horoj mi ankoraŭ estas tie. Mia vivo estas savita. Ĉiu nokto naskas la vivon."[4]
La Dame des mots (2012) revojas la sperton de la aŭtoro kiel logopediisto kun infanoj en la aĝo de 7 ĝis 10 jaroj, plenaj je vivo sed en familiaj aŭ sociaj malfacilaĵo kaj sufero kun skribado, lingvo kaj legado, dum en Une étoile qui danse sur le chaos (2015), poezio pri batalo kontraŭ la malsano, ŝi asertas, ke "vivi kun malsano, ne estas iĝi malsano"[5].

Verkaro


Referencoj

  1. (franclingve) Biografio de Eve Ricard (arkivo) e Emergences.fr
  2. (franclingve) Elodie Chermann: La konsiloj de Ève Ricard por kontraŭbatali la malsanon (arkivo ĉe La Vie, 19-a de februaro 2015
  3. (franclingve) Éric Mangeat: La autoro Ève Ricard rakontas sian batalon kontrau la malsano (arkivo) ĉe La république, 19-a de majo 2016
  4. Parkinson Blues (arkivo), eld. Arléa
  5. Eve Ricard (arkivo), eld. Albin Michel