La Vinberoj de Kolero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
de tago de publikado kaj migrado
Linio 1:
{{kursiva titolo}}
'''''La Vinberoj de Kolero''''' ({{lingv|en|e}} ''The Grapes of Wrath'') estas romano verkita de [[John Steinbeck]] en [[14-an de aprilo]] [[1939]] konsiderata unu el la ĉefaj verkoj de la [[usona literaturo]]. Ekzistas [[The Grapes of Wrath (filmo)|samnoma filmo]] bazita sur la romano, reĝisorita de [[John Ford]] kun [[Henry Fonda]] role de ''Tom Joad''. La romano enpreniĝis en la liston de [[la 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde|la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde]].
 
== Intrigo ==
Linio 8:
En la vojo, li ekkonas, ke la aŭtovojoj estas plenplenaj de miloj da familioj farantaj la saman vojaĝon pro la sama promeso. Ili poste aŭdas rakontojn de aliaj kiuj revenas de Kalifornio en [[Granda Depresio|mizera stato]]. Tiam ili komencas konscii pri la ebleco malsukcesi. Tiu konscio grandiĝas per la mortoj de la geavoj, la forlaso de Noah (la plej aĝa filo) kaj Connie (la edzo de la gravedita filino Rose of Sharon). Tamen ili ne havas alian eblecon ol daŭrigi.
 
Kiam ili alvenas al Kalifornio, ili trovas amasojn da laborserĉantoj kaj malmultan esperon havi dignan salajron. La tragedio kuŝas en la simpleco kaj nerealigeblo de iliaj revoj: domo, familio kaj laboro. Radio de espero estas prezentita en la pura, gastama vilaĝeto estrita de la Administrado de Re-setlado, registara agentejo kiu provas helpi la [[migrado|migrantojn]], sed ili havas nek rimedojn nek spacon por ĉiuj malriĉuloj.
 
Responde al la ekstrema [[ekspluatado]], la laboristoj komencas unuiĝi kaj la restantaj membroj de la familio senkone laboras en strikanta legom-ĝardeno. La protesto fariĝas perforta kaj oni murdas Casy-on. Tom, responde denove mortigas kaj li fariĝas fuĝinto. Li devas adiaŭi sian patrinon kaj promesas plu lukti por la [[proletaro]]. La bebo de Rose of Sharon naskiĝas morta. Ŝi donas sian patrin-lakton al malsat-mortonto.