Kiberspaco: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La termino '''ciberspacokiberspaco''' estas vorto kunmetita el ''kiber'' (el la angla, mallonga formo por ''kibernetika'' el la greka ''kybernetike'', "arto de la stiristo") kaj spaco. Ĝi kompreneblas kiel ''kibernetika spaco''.
 
La unuaj formuliĝoj de la koncepto troviĝas jam 1964 en la libro ''Summa technologiae'' de la pola aŭtoro [[Stanisław Lem]], kie la koncepto de la kiberspaco estas priskribata sub la nomo Perifera Fantomatiko. Kroma formulado de la koncepto troviĝas en la libro de [[Oswald Wiener]] ''die verbesserung von europa'' [la plibonigo de eŭropo], rmano de 1969, en la alineoj ''notizen zum konzept des bio-adapters und appendix A. der bio-adapter''. Laŭvorte estas parolate de ''ciberspaco'' nur multe pli poste en la romano ''Neuromancer'' de la usona scienc-fikcia aŭtoro [[William Gibson]], kiu estas ĝenerale konsiderata kiel ano de la kiberpunka literaturo. Gibson priskribas la kiberspacon kiel kunsensan halucinaĵon de komputile stirata grafika spaco: En la romano homoj produktas la kiberspacon - kiun Gibson nomas ankaŭ "matrico" - per tio ke ili konektas sin per neŭrona interfaco al enretigitaj komputiloj. La tie priskribata kompleta enmergiĝo en la kibernetikan spacon ŝajnas anticipi la enmergiĝon en la virtualan realecon, kiel ĝi estis realigita en la malfruaj 1980-aj jaroj kiel komputilteĥniko de la spac-simulado. Kiel antaŭpensanton de la virtuala realeco oni ĝenerale nomas Jaron Lanier. Simila teĥnologio estas menciita ĉe [[Neal Stephenson]] ''Metaverse''.