Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Imperia dieto: nova sekcio
Linio 1 222:
==Legindaj artikoloj==
Saluton. Lastatempe mi klopodis plialtigi kvantan kaj kvalitan nivelojn de kelkaj el la mil havendaj artikoloj. Kelkaj el ili restas neatentitaj en listo de proponoj por estis akceptitaj en la listo de legindaj artikoloj, kiuj estas ne la unua, sed la dua kategorio post Elstaraj artikoloj. Por ĝisdatigi tion mi proponas vizitojn al almenaŭ kelkaj el tiuj ses artikoloj kaj partoprenu en la balotoj anoncitaj komence de la artikoloj. Temas pri [[Jane Austen]], [[Lenin]], [[Abraham Lincoln]], [[Karolo Lineo]], [[Fernão de Magalhães]] kaj [[Mekko]]. Jen varieco, por ke vi elektu vian preferatan temon, kaj ne forgesu, ke temas pri elekto de gravaj artikoloj, sendepende ĉu vi konsentas ideologie kun la temo. Dankon.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:21, 18 aŭg. 2021 (UTC)
 
== [[Imperia dieto]] ==
 
Kara Thomas!
Mi fakte preferas la terminon "[[Imperia dieto]]" super iu "Delegita Kongreso". La unua pli paralelas al diversaj alilingvaj terminoj, la lasta pli impresas kiel ies privata inventaĵo. Cetere tiu esprimo estas rekte maltrafa. La imperia dieto funkciis ekde la 12-a jarcento ĝis 1806, sed nur ekde 1663 oni uzis ''delegitojn'' ("Immerwährender Reichstag"). Antaŭ tio, laŭ mia kompreno, la membroj devis partopreni persone. Kaj la vorto "Kongreso" impresas veni el alia tempoperiodo. Jam ekzistas la taŭga vorto "[[Dieto (asembleo)]]" kiu celas ekzakte tion. Ankaŭ la stranga uzo de "je" en "[[Imperia Delegita Kongreso je Worms (1495)]]" pliigas la lingvan neregulecon. Jam delonge mi pripensis ke prefere ni alinomu jene:
* "[[Imperia Delegita Kongreso je Worms (1495)]]" -> '''Imperia dieto en Worms (1495)'''
* [[:Kategorio:Imperiaj delegitaj kongresoj]] -> '''Kategorio:Imperiaj dietoj'''
Mi tamen hezitis ĉu fari oficialan alinom-peton aŭ ĉu simple fari la alinomadon al "Imperia dieto" ktp. tuj mem.
Amike, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 19:49, 17 sep. 2021 (UTC)