14-a de oktobro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: transpreno de la raporto el Varsovio
RG72 (diskuto | kontribuoj)
oni menciu nur gravajn eventojn kaj nur koncize
Linio 39:
* [[1936]]: [[Belgio]] rompis militistan [[alianco]]n kun [[Francio]] por konservi neŭtralecon pri eventuala franca-germana milito
* [[Dua Mondmilito]]
** [[1939]]: [[Germana okupado de Pollando]]: germanaj regopovoj devigis judan loĝantaron de [[Lublin]] al kontribucio je 300 mil [[zloto]]j; [[Militkrimo]]j: [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis 14 [[poloj]]n en [[Inowroclaw]] kaj 36 [[judoj]]n en Iwierzyce (proksime al [[Ropczyce]]); laŭ komuniko de [[Wehrmacht]] germanaj soldatoj atingis [[Okcidenta Bugo|Okcidentan Bugon]] - moviĝo de la armeo finiĝis; [[konspiro|konspira]] organizaĵo "Szaniec" (Defendejo) establiĝis ĉe Nacia-Radikala Partiaro; [[Berlino]]: dum kunsido en Ĉefa Sekur-Oficejo de [[Tria Regno]] oni decidis [[Intelligenzaktion|likvidi polajn gvidantojn]]; [[rumanoj]] transportis polan marŝalon [[Edward Rydz-Śmigły]] kun asistanta lin grupo de [[oficiro]]j de [[Craiova]] al Dragoslavele ([[Distrikto Argeș]]); [[Norda Maro]]: sud-oriente de [[Irlando]] britaj [[destrojero]]j sinkigis germanan [[submarŝipo]]n U-45 kun la tuta 38-membra skipo; [[Skotlando]]: en ĉefa bazo de la [[reĝa mararmeo]] en [[Scapa Flow]] sur [[Orkadoj]] sinkis torpedita de germana [[Günther Prien|U-47]] kirasŝipo ''HMS Royal Oak'' - pereis 833 personoj el 1234; [[Finnlando]]: fino de dutaga [[mobilizo]] de [[armitaj fortoj]]; soveta registaro proponis al Finnlando farmi [[Hanko]]-terpinton kun interŝanĝo de teritorioj
** [[1940]]: Al [[koncentrejo]] [[Aŭŝvico]] alvenis unua transporto de 64 malliberuloj el la [[Kastelo de Lublin]]; en Varto-Lando laboris 18 474 britaj kaj francaj [[militkaptito]]j; en [[Krakovo]] okazis inaŭgura koncerto de la [[Filharmonio]] de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]]; [[Vilno]]: ekesto de pola filio de la Internacia Teatro de Juna Spektanto; [[Blitz]]: sur la vojon super la [[metroo de Londono|metroa stacio]] Balham en Londono, kiu estis uzata kiel aerataka ŝirmejo, falis bombo mortigantemortiginte ne malpli ol 64 homojn
** [[1941]]: En [[Poznan]] germanoj [[mortpuno|mortpunis]] 12 oficirojn kaj soldatojn de antaŭmilita Pola Militistaro; [[Batalo de Moskvo|Batalo pri Moskvo]]: [[Wehrmacht]], militire al [[Moskvo]], okupis [[Rĵev]]; [[stalinismo|stalinista]] prokuroro kaj diplomato Andrej Vyŝinskij informis polan ambasadoron en [[Sovetunio]] ke tie troviĝas 3 grupoj de enprizonigitaj polaj civitanoj: kondamnitaj de juĝejoj kaj restantaj en arestejoj - 71 481 personoj, [[ekziligo|ekzilitaj]] al lokoj de deviga [[setlado|setligo]] - 291 137, internigitaj soldatoj - 25 314 personoj (la ambasadoro pridubis la statistikon); en [[Londono]] "Dziennik Polski" aperigis trarigardan artikolon "En fora [[Manĉurio]] poleco daŭras"; al Londono alvenis granda nombro de polaj aviadilistoj, liberigitaj de militkaptitejoj en [[Sovetunio]] - oni atendas sume 1000 [[piloto]]jn; en [[Kembriĝo (Britio)|Kembriĝa]] Teatro okazis [[Ignacy Jan Paderewski|Paderewski]] Memorial Concert plenume de Londona [[filharmonio|Filharmonia]] Orkestro, kun enspezo al Help-[[Fonduso]] por Polaj [[Militkaptito]]j
** [[1942]]: Laŭ oficiala dato en [[Volinio]] formiĝis unua taĉmento de la [[Ukraina Ribela Armeo]], kies celo estis pure [[etno|etna]] [[Ukrainio|ukraina]] ŝtato, tial ekde printempo 1943 amase murdis [[poloj]]n dum [[etna purigado]] de senarmilaj polaj vilaĝoj en [[Volinio]], [[Polesio]] kaj Orienta [[Galicio]]; germanoj [[ekzekuto|ekzekutis]] en [[Poznań]] 14 polojn pro partopreno en [[Pola Rezistomovado]], 21 [[murdo|murdis]] dum [[masakro]] de la [[vilaĝo]] Otrocz ([[distrikto Janowski]]), kaj 26 laboristojn de armilejo en [[Radom]] [[pendumo|pendumis]] en la fabriko; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: en [[Stalingrado]] taĉmentoj de germana 6-a Armeo ekregis fabrikon de [[traktoro]]j kaj atingis [[Volgo]]n; Supera Komandantaro de [[Wehrmacht]] en ordono n-ro 1 postulis [[strategio|strategian]] defendon en la fronto
** [[1943]]: En [[ekstermejo]] [[Sobibor (koncentrejo)|Sobibór]] eksplodis ribelo pretigita de rusa oficiro de la [[Ruĝa Armeo]] Aleksandr Peĉerskij - post pafmortigo de 9 [[SS (organizo)|SS]]-anoj kaj du gardistoj de alia [[nacieco]] 300 personoj fuĝis (germanoj sukcesis kapti nur 53) - dum subpremado de la ribelo pereis ĉirkaŭ 150 judoj; [[Operaco Reinhardt]]: en [[koncentrejo]] [[Majdanek]] 250 judoj mortis pro [[veneno|venenigo]] per [[gaso]]; [[Ordnungspolizei|germana polico]] dum traserĉo de arbaro pafmortigis en Kaplonosy (proksime al [[Włodawa]]) 70 polojn kaj ĉirkaŭ 100 forkurintajn de labortendaroj judojn; [[Volinia masakro|Volinia-Galicia masakro]]: taĉmento de [[Ukraina Ribela Armeo|URA]] atakis vilaĝon Honiatyn (proksime al [[Hrubieszów]]), kie ĝi murdis kelkdek [[poloj]]n; apud [[Końskie]], pro [[perfido]], pereis [[mutobskuruloj|mutobskurulo]] subleŭtenanto Waldemar Szwiec, komandanto de la Dua [[partizano|Partizana]] Grupiĝo de [[Jan Piwnik]], kune kun 4 [[Anatemitaj Soldatoj]]
** [[1944]]: Germanaj soldatoj pafmortigis en Nienaszów (proksime al [[Jasło]]) 23 personojn pro malobeo al ordono evakuiĝi; germana polico [[pendumo|pendumis]] publike 15 polojn en [[Radom]] pro partopreno en la [[Pola Rezistomovado|rezista movado]]; [[Nord-Makedonio]]: flanke de germana okupanto okazis amasmurdoj en 9 vilaĝoj en la regionoj Stip, Kocani, Povardarie - plej suferis vilaĝoj Krupiste, kie 49 homoj estis mortigitaj, Gorni Balvan kun 26 homoj mortigitaj, same kiel vilaĝo Ularci kun 25 homoj mortigitaj; Pola [[partizano|Partizana]] Bataliono famiĝis per atako al urbo Kotor Varoš en [[Bosnio]]; [[Erwin Rommel]] estis devigita al [[sinmortigo]] pro [[Atenco de la 20-a de julio 1944|atenco kontraŭ Hitler]]; [[MGIMO|Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj]] fondiĝis; princo [[Karolo de Belgio|Karolo]], regento de [[Belgio]], akceptis generalon [[Stanisław Maczek]] kaj dankis lin pro partopreno favore al liberigo de la lando; Bomba Korpuso de [[RAF]] sub protekto de 300 [[ĉasaviadilo]]j atakis [[Duisburg]], kaj usona 8-a Aviada Armeo atakis (100 [[bombaviadilo]]j kun samnombra aviadila protekto) atakis [[Kolonjo]]n; [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: usona 9-a Armeo ĉirkaŭis [[Aachen|Akenon]]
* [[1947]]: Usona [[flug-aso]] kaj testa [[piloto]] [[Chuck Yeager]] per aviadilo [[Bell X-1]] rompis [[sonmuro]]n transigante la [[rapido de sono|rapidecon de la sono]] - unua homo kiu atingis tion dum horizontala [[flugo]]
* [[1950]]: Dua [[soveta okupado de Pollando]]: ekfunkciis la Armea Regiona Juĝejo en [[Varsovio]]
* [[1953]]: [[Arabaj-israelaj militoj]]: israelaj soldatoj atakis landliman [[Jordanio|jordanan]] vilaĝon Quibya kaj eksplodigis 42 domojn, lernejon kaj [[moskeo]]n - rezulte 75 [[araboj]] pereis
* [[1955]]: [[Vieno]]: malfermo de rekonstruita postmilite [[Burgoteatrejo]]
Linio 60:
* [[1981]]: [[Hosni Mubarak]] iĝis prezidento de Egiptio
* [[1983]]: [[Listo de kosmosondiloj|Sovetia kosmosondilo Venera 16]] eniris [[orbito]]n de [[Venuso (planedo)|Venuso]]
* [[1992]]: Ĉefa ŝtata [[arkivo|arkivisto]] de [[Rusio]] Rudolf Piĥoja transdonis al pola prezidento [[Lech Wałęsa]] kopiojn de la dokumentoj pri la [[masakro de Katin|Katina krimo]] indikantaj respondecon de [[Josif Stalin]] kaj liaj [[kamarado]]j el [[Politburoo]] — [[Lavrentij Berija]], [[Vjaĉeslav Molotov]], [[Kliment Voroŝilov]], [[Anastas Mikojan]], [[Miĥail Kalinin]] kaj [[Lazar Kaganoviĉ]]
* [[1993]]: [[Pollando]]: [[Muzeo]] de la [[Ekstermejo]] en [[Sobibor (koncentrejo)|Sobibor]] estis fondita omaĝe al la 50-a datreveno de la Sobibora ribelo
* [[1994]]: Premiero de la usona filmo [[Pulp Fiction|''Pulp-fikcio'']]
Linio 94:
* [[1876]]: [[Jules Bonnot]], franca anarkiisto kaj [[kontraŭleĝismo|kontraŭleĝisto]], konata de la [[bando de Bonnot]] (m. [[1912]])
* [[1882]]: [[Éamon de Valera]], irlanda ĉefministro kaj prezidento (m. [[1975]])
* [[1888]]: [[Katherine Mansfield]], angla verkistino novzelanddevena, poliglotino (m. [[1923]])
* [[1890]]: [[Dwight D. Eisenhower]], usona [[militisto]], prezidento de Usono (m. [[1969]])
* [[1897]]: [[Zoltán Hosszú]], hungara aktoro, reĝisoro, scenaristo (m. [[1944]])
* [[1902]]: [[Adam Lazarowicz]], pola [[majoro]], partopreninto de la [[pola-bolŝevika milito]], aktivisto de la [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]], kondamnita al kvarfoja [[komunista krimo|mortpuno]] (m. [[1951]])
* [[1906]]: [[Hasan al-Banna]], egipta religia [[aktivulo]], fondinto de [[Islama Frataro]], avo de [[Tariq Ramadan]], murdita (m. [[1949]])
* [[1906]]: [[Hannah Arendt]], germana-usona filozofino kaj politikologino juddevena, aŭtorino de la verko ''[[La Originoj de Totalismo]]'' (m. [[1975]])
* [[1912]]: [[Joachim Badeni]], pola soldato, [[presbitero]], dominikano, verkisto kaj [[mistikismo|mistikulo]] interesiĝanta pri [[zeno]], [[profunda psikologio]] de [[Carl Gustav Jung]], instruo de [[Majstro Eckhart]] kaj verkado de [[Tolkien]] (m. [[2010]])
* [[1913]]: [[Józef Garliński]], pola verkisto, oficiro, historiisto kaj [[elmigrado|elmigrinta]] aganto, enprizonigito de koncentrejo [[Aŭŝvico]], pri kiu li verkis la libron ''Dramo kaj [[providenco]]'' (m. [[2005]])
Linio 107:
* [[1927]]: [[Roger Moore]], brita aktoro, ambasadoro de [[UNICEF]] (m. [[2017]])
* [[1930]]: [[Mobutu Sese Seko]], prezidento de [[Demokratia Respubliko Kongo]] (m. [[1997]])
* [[1930]]: [[Schafik Handal]], salvadora politikisto palestindevena (m. [[2006]])
* [[1933]]: [[Antal Végh]], hungara verkisto pri orienta Hungario (m. [[2000]])
* [[1938]]: [[Farah Pahlavi]], [[ŝahbanu]] de Irano
Linio 146:
* [[1944]]: [[Erwin Rommel]], germana [[feldmarŝalo]], komandanto de Afrika Korps, nomata ''dezerta vulpo'' (n. [[1891]])
* [[1953]]: [[Gyula Szőkefalvi-Nagy]], hungara matematikisto, laŭreato de la premio [[Gyula Kőnig]] (n. [[1953]])
* [[1959]]: [[Errol Flynn]], usona aktoro aŭstrali-devena, konata pro spadfilmoj de [[Holivudo]] (n. [[1909]])
* [[1967]]: [[Marcel Aymé]], franca verkisto, laŭreato de la [[premio Renaudot]] (n. [[1902]])
* [[1977]]: [[Bing Crosby]], populara usona kantisto kaj aktoro irlanddevena, rolinta en [[High Society (filmo)|''High Society'']], frato de [[Bob Crosby]] (n. [[1887]])
* [[1979]]: [[Milda Jakubcová]], ĉeĥa-latva oficistino kaj poetino, sekretariistino de [[Riga Esperanto-societo]], kunlaborantino de "[[Ondo de Daŭgava]]", kunredaktorino de la poemaro de [[Janis Rainis]], kontribuanta al "[[Esperantisto Slovaka]]" (n. [[1899]])
* [[1981]]: [[Pál Sőni]], hungara kritikisto, lieraturhistoriisto (n. [[1917]])
* [[1990]]: [[Leonard Bernstein]], usona komponisto pol-juddevena, dirigento kaj pianisto, aŭtoro de [[muzikalo]]j kiel [[West Side Story (filmo)|''West Side Story'']] (n. [[1918]])
* [[1995]]: [[Edith Pargeter]] (pseŭdonime Ellis Peters), angla romanisto kaj tradukistino fasciniĝanta pri la [[ĉeĥa]] kulturo (n. [[1913]])
* [[1997]]: [[Zoltán Iváni]], rumania hungara, hungara, usona verkisto, ĵurnalisto (n. [[1910]])
Linio 158:
* [[2003]]: [[François Béranger]], franca kantisto kaj anarkiisto (n. [[1937]])
* [[2004]]: [[Ivan Ŝamjakin]], belorusa verkisto, prezidanto de la Supera Soveto de [[Belorusa Soveta Socialisma Respubliko]] (n. [[1921]])
* [[2010]]: [[Benoît Mandelbrot]], franca matematikisto juddevena, kreinto de [[fraktalo]]j (n. [[1924]])
* [[2010]]: [[Tadeusz Styczeń]], pola katolika [[kleriko]], profesoro de [[Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"|Katolika Universitato de Lublin]], [[etiko|etikisto]], filozofo, proksima amiko de papo [[Johano Paŭlo la 2-a]] (n. [[1931]])
* [[2018]]: [[Milena Dravić]], jugoslavia kaj serba aktorino, kunlaborantino de [[Ljubiša Samardžić]], konata de la filmo ''[[Sankta Georgo mortigas la drakon]]'' (n. [[1940]])
Linio 188:
[[Kategorio:Almanako]]
[[Kategorio:Oktobro|14]]
[[Kategorio:14-a de oktobro| ]]