Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 248:
 
:Kara Gamliel, mi ne nepre kreis la tekstojn tiom tapide, nur '''savis''' la tekstojn tiom rapide unu post la alia {{rideto}}. Sed vi pravas, ke mi provas fari ion, nome tempoŝpare krei artikolojn pri eŭropaj komunumoj, por malpliigi frustrigajn ruĝajn ligilojn en aliaj tekstoj kaj por krei fundamenton por estontaj redaktoj, kion ankaŭ, kaj pli tempoŝpare, povus fari roboto. Sed kiel mi komprenas, la vikipedia komunumo iam (por forte distanciĝi de la eta volapuka vikipedia redaktistaro kaj de iuj sudorientaziaj projektoj) decidis '''ne plu voli''' robotajn kreojn de artikoloj. Kaj de tiam kreiĝas multe malpli da esperant-lingvaj artikoloj, ĉar realaj homoj havas limigitan liberan tempon. Mi foje aldonas ion plian el alilingva teksto, foje ankaŭ rapide aldonas iun entute neŝablonan artikolan ĝermon bezonatan por la priskribata regiono, ekz. pri rivero (vd. hieraŭ [[Sarthe (rivero)|jen]] aŭ [[Loir|jen]]). Sed ĉar mi samtempe respektas la decidon malkuraĝigi tekstokreojn per robotoj, por ne mis-imiti ekz. la [[Cebulingva Vikipedio#Pseŭdograndeco|cebuan vikipedion]], kaj tamen volas per mia limigita tempo pli kovri Eŭropon per bazaj artikoloj, kiujn poste ''eblas'' ampleksigi, sed kiuj ne ''bezonas'' konstantan flegadon, mi en tiaj bazaj ĝermaj artikoloj kutime nur aldonas pli da teksto, se tute ne haveblas fotoj pri la temo kaj la teksto sen aldonaĵo iel "aspektas tro magra" (tute subjektive, jen diferenco al roboto, kiu ne havus tian subjektivecon - vidu ekzemple la paĝeton pri [[Rocé]], al kiu mi, konsentite, aldonis tekston nur tre avare, nome nur tri pliajn frazojn en unu plia alineo). Kompreneble mi foje ankaŭ vere "verkas tekstojn", kiel [[Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj|ekzemple jen antaŭ ekzakte du semajnoj]], sed baze mi kredas ke blua ligilo al bona [[Vikipedio:Ĝermo|artikola ĝermo]] (ne nur pri geografiaĵoj, sed ankaŭ pri homoj menciataj novaĵe, ĉu [[Sandra Mason|politikisto]], [[Marie NDiaye|verkisto]] aŭ [[Álex Quiñónez|sportisto]]) multe pli utilas kiel informfonto ol "[[senelirejo|senelireja]]" [[ruĝa ligilo]]. Ĉu? [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 18:42, 18 nov. 2021 (UTC)
:: Roboto ne havas homan racion kaj do ne povas krei bonkvalitan artikolon. Jes, roboto povas ŝpari homan tempon per kreo de ĵermeto kun tabelaj informoj el Vikidatumoj (rilate urbojn tiuj povas esti jaro de establo, geografiaj koordinatoj, loĝantara amplekso, areo, nomo de urbestro ktp), kaj tio estus bonega (se ni ankoraŭ ne havas tian roboton, indus krei ĝin); tamen ŝajnas al mi ke tiaj ĝermetoj prefere estu kreataj ne en la ĉefa nomspaco. (Imagu, ke iu persono, aŭdinta per unu orelo pri Esperanto, venas al iu artikolo en Vikipedio en lia aŭ ŝia gepatra lingvo kaj vidas esperantan intervikion. Li aŭ ŝi miras: "tamen tiu lingvo vere ekzistas", ekdeziras ekscii kiel aspektas teksto en Esperanto kaj sekvas la esperantan intervikion. Se tiu persono vidos tie unulinian ĝermeton, kion li aŭ ŝi opinios rezulte pri Esperanto?) Kaj jes, artikoloj pri urboj kaj aliaj menciindaj temoj estas ege bezonataj per si mem, sed ankaŭ por malgrandigi la problemon ke ne ĉiuj redaktantoj komprenas ke Vikipedio ''en'' Esperanto ne estas Vikipedio ''pri'' Esperanto. [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 20:24, 18 nov. 2021 (UTC)