Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 2 049:
: {{por}} Ajna alinomo. Se estas duboj pri la ĝusta traduko de la rusa vorto, restu la rusa vorto, nome [[Tiĥij Don]].--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 15:29, 29 nov. 2021 (UTC)
:: Kiam temas pri belartaj verkoj, duboj estas neeviteblaj. Uzi transliterigon ne estas bona ideo; ĉu vi mem ŝatus, se multaj artikoloj havus nomojn, kiujn vi ne povas kompreni? Bone traduki ĉi titolon povas nur persono traleginta la tutan romanon. (Ĉu ekzistas esperanta traduko de la romano?) [[Uzanto:Gamliel Fishkin|Gamliel Fiŝkin]] 19:44, 29 nov. 2021 (UTC)
:{{Komento}} Gamliel Fiŝkin, per sia listo de la tradukoj por ''тихий'', jam pruvis, ke "silenta" ne estas bona traduko. "Silenta Don" signifus unuavice "Don, kiu nenion diras" aŭ "La sensona Don", dum ''kvieta'' donas sufiĉe vastan gamon de sencoj, tre similan al la signifoj de la originala vorto. Ankaŭ rigardo al nomoj de alilingvaj tradukoj de la verko subtenas tian solvon. Tamen, simple transliteri la originalan ali-alfabetan nomon estas plene akceptebla ideo, kiam temas pri verko ne tradukita en Esperanton. Cetere, ekzistas nenia bezono fari devigan tut-Vikipedian decidon pri Don/Dono – ambaŭ formoj estas bonaj kaj postuli unuformecon en tia bagatela afero de gusto estas efika maniero forpuŝi eventualajn kontribuontojn el nia Vikipedio. --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 17:48, 1 dec. 2021 (UTC)
 
=== [[La Malĝojoj de Juna Werther]] -> [[La suferoj de la juna Werther]] ===