Vincas Kudirka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Kudirka naskiĝis en ''Paežeriai'' ("apud lagoj"), malgranda vilaĝo en la nuna [[komunumo Vilkaviškis]]. Li komencis studi historion kaj filozofion en Varsovio en 1881, sed ŝanĝis sian fakon kaj komencis studi medicinon la sekvan jaron. Dum liaj studoj, li estis arestita kiel [[subfoso|subfosa]] ĉar li havis kopion de ''[[Das Kapital]]'' en sia posedo, kaj estis forpelita de la [[Universitato de Varsovio]], sed poste reakceptita. Li diplomiĝis en 1889, kaj laboris kiel kampara kuracisto en [[Šakiai]] kaj [[Kudirkos Naumiestis|Naumiestis]].
 
Kudirka komencis verki poezion en 1888. Samtempe li pli aktivis en la [[Nacia Litova Renaskiĝo|litova nacia renaskiĝa movado]]. Kune kun aliaj litovaj studentoj en Varsovio, li fondis la sekretan societon ''Lietuva'' ("Litovio"). La sekvan jaron la societo komencis eldoni la kaŝan ĵurnalon Varpas ("La Sonorilo"), kiun Kudirka redaktis kaj kontribuis dum la venontaj dek jaroj. En numero 6 de Varpas, en septembro 1898, li publikigis la tekston de ''Tautiška Giesmė'', kiu oficiale iĝus en 1918, la [[nacia himno de Litovio]], muzikigita de Kudirka mem.
 
Kudirka donis multon al litova kulturo, kaj ankaŭ publikigis kolekton de litovaj popularaj kantoj. Li ankaŭ estis konata verkisto de satiro.