'''Stacio Oĉanomizu''' ([[japane]]: {{lang-ja|御茶ノ水駅}} [Oĉanomizu-eki], angle: ''{{lang-en|Ochanomizu''}}) estas fervoja stacio en centro de [[Tokio]], [[Japanio]], administrata de [[Orient-Japania Fervoja Kompanio]] (JR Orient-Japania) kaj de metroa kompanio [[Tokjo Metro]]. Ĝi situas sur bordoj de la rivero [[Rivero Kanda|Kanda]]. La stacio de la tut-japania fervoja reto [[Japana Fervojo (grupo de kompanioj)|Japana Fervojo]] ('''JR''') situas en [[Kvartalo Ĉijoda]], tio estas surtera stacio sur la dekstra (suda) bordo, rekte ĉe la rivero, ĝi servas 2 liniojn de [[Orient-Japania Fervoja Kompanio]]: [[Linio Ĉuo (rapida)|Rapidan Linion Ĉuo]] kaj [[Linio Ĉuo-Sobu|Linion Ĉuo-Sobu]]. Sur la maldekstra (norda) bordo, en [[Kvartalo Bunkjo]] (la limo inter la kvartaloj kuras laŭ la rivero), situas metroa subtera stacio de la metroa reto [[Tokjo Metro]], ĝi servas [[Linio Marunouĉi (Tokjo Metro)|Linion Marunouĉi]].