Vintra Olimpiko 1952: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 45:
{{Marko sur bildo|x=0.3|y=1.68|skalo=300|teksto=<center>'''<span style="color:#4080b0;"><big>Oslo - Norvegio</big></span>}}'''
{{Marko sur bildo fino}}
 
== Partoprenantoj ==
Ĉiuj olimpikaj ejoj estis en la metropola areo de Oslo, krom la alpaj skiaj okazaĵoj, kiuj estis okazigitaj ĉe Norefjell, 113 kilometrojn de la ĉefurbo. Nova hotelo estis konstruita por la gazetaro kaj eminentuloj, kune kun tri dormejoj por loĝigi atletojn kaj trejnistojn, kreante la unuan modernan olimpikan vilaĝon. Oslo portis la financan ŝarĝon pri aranĝado de la evento kontraŭ la enspezo kiun ili generis. La vintra olimpiko de 1952 estis la unua el la du sinsekvaj Olimpikoj okazintaj en Norda Eŭropo, antaŭante la someran olimpikon de 1952 en Helsinko, Finnlando.
Tuta nombro de nacioj estis 30 kaj ĝi estis plej granda ĝis tiam. [[Nov-Zelando]] kaj [[Portugalio]] estis unuafoje. [[Aŭstralio]] kaj [[Germanio]] (nur FRG) revenis. Ili ne estis en [[Vintra Olimpiko 1948]]. [[Sud-Koreio]], [[Liĥtenŝtejno]] kaj [[Turkio]] ne aperis malgraŭ ke ili estis en [[Vintra Olimpiko 1948]].
 
La vintraj ludoj de 1952 altiris 694 atletojn reprezentante 30 landojn, la plej granda nombro ĝis tiam, kiuj partoprenis en kvar disciplinoj kaj 22 eventoj. Sportaj teamoj de Japanio kaj Germanio faris sian revenon al la Vintra Olimpiko post kiam ili ne rajtis partopreni la ludojn de 1948 en la sekvo de la 2-a mondmilito. Germanio estis reprezentita sole fare de okcidentgermanaj atletoj post kiam funkciuloj de [[Germana Demokratia Respubliko]] malkonsentis ke ĉiuj germanaj sportistoj konkurus kiel unuigita teamo. Teamoj de Portugalio kaj Nov-Zelando faris siajn Vintroolimpikajn debutojn, kaj virinoj estis unuafoje permesitaj konkuri en skikurado.
 
La norvego Hjalmar Andersen venkis en tri el kvar rapidsketaj konkuroj kaj fine estis la plej sukcesa atleto de la olimpiko. La germana teamo rekomencis sian iaman eminentecon en bobsledo, kun venkoj en la kvar- kaj dupersonaj konkuroj. La populara nordia sporta disciplino [[glitpilkado]] rolis kiel manifestacia sporto, sed nur tri nordiaj landoj konkuris en la turniro. Norvegio dominis la suman medalkalkulon kun 16 medaloj, inkluzive de sep oraj.
 
{|