Mrągowo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aktualigo, ankaŭ por vikidatumoj
e informkesto per AWB
Linio 21:
| areo = 14.8
| alto = 200
| lat-glatitudo = 53/52
| lat-mlongitudo = 5221/18
| lat-s =
| lon-g = 21
| lon-m = 18
| lon-s =
| loĝantaro-dato= {{WikidataLoĝantaroDato}}
| loĝantaro= {{WikidataLoĝantaro}}
Linio 48 ⟶ 44:
 
== Historio ==
Mrągowo estis kreita sur la terenoj de [[praprusoj]] nomataj galindoj kaj la tero nomata Galindio. Pro sia geografia situo la galindoj estis la lastaj kiuj estis atakitaj fare de kavaliroj de la [[Teŭtona Ordeno]], kaj okazis tio fine de la 13a jc. La arkeologiaj esploroj faritaj dum la tridekaj jaroj de la 20a jc. kj ili pruvis ke apude de la urbo estis la setlejo de galindoj. Tamen tiun setlejon kaptis kaj tute detruis la teŭtonaj kavaliroj. En la jaro 1348 en la loko kie troviĝas la hodiaŭa urbo Mrągowo, la teŭtonoj konstruis la lignan gardejon por gardi la sidejon de [[Teŭtona Ordeno]], ĝi troviĝis 5  km de la nuna loko ''Szestno''. La loko por konstrui la gardejon ne estis hazarda, ĉar la marĉejoj ne permesis ilin preterpasi. Post la konstruo de la gardejo, apude ekkreskis la malgranda setlejo nomata '''Sensburg'''. Dum la jaroj 1404-1407 la teŭtona komandanto ''Johann von Sayn'' lokigis la urbon laŭ la leĝo de [[Chełmno]]. Tamen Granda Majstro de la [[Teŭtona Ordeno]] ''Konrad von Jungingen'' (1355-1407) donis al la urbo [[urborajto]]jn. Dum la sama tempo la urbo ekestis la ekonomia bazo de [[Teŭtona Ordeno]]. En la apudaj lagoj oni fiŝkaptis [[ezoko]]jn kaj [[angilo]]jn kaj poste estis transporritaj al la oficistoj kaj administrantoj de la teŭtonoj. Pruvas tion mencioj el la jaroj 1408-1409. En la jaro 1444 la Granda Majstro de la [[Teŭtona Ordeno]] ''Konrad von Ehrlichshausen'', laŭ peto de la loĝantoj renovigis la antaŭan privilegion pri la lokigo de la urbo, kaj de dato oni diras pri la dato de la akiro de la [[urborajto]]j. Dum la tempo de la renovigo de la privilegia lokigo, la urbo Mrągowo estis tiam malgranda urbo. Loĝis en ĝi nur ĉirkaŭ 100 personoj. Krom poloj kaj germanoj loĝis tie ankaŭ la posteuloj de la [[prapruso]]j. Post la fino de la [[dektrijara milito]] (vidu la apudan mapon) inter Pollando kaj [[Teŭtona Ordeno]] (1454-1466) Mrągowo restis en la limoj de la [[Duklando Prusio]].
 
Dum la sekvonta milito inter Pollando kaj la [[Teŭtona Ordeno]] (1520-1521) la urbon kaptis kaj tute bruligis pola armeo la 21an de julio 1520. Tiu milito ege malfortigis la teŭtonan ŝtaton. La lasta Alta Majstro de la Germana Ordeno [[Albreĥto de Brandenburgio-Ansbach]] (1490-1568) (el la dinastio de [[hohencolernoj]]) akceptis la [[luteranismo]]n, kaj la ordeno estis nuligita (la [[sekularigo]]). Sur la ruinoj de la ordena ŝtato aperis la laika prusia ŝtato. Mrągowo kaj la ĉirkaŭaĵoj (kelkaj apudaj vilaĝoj) estis tute detruitaj. Paradokse la situacio ŝanĝiĝis nur post la [[epidemio]] de la danĝera kaj ne rekonita angla malsano nomata ''ŝvitad-malsano'' ([[latine]]: sudor anglicus). Somere de la jaro 1527 duko [[Albreĥto de Prusio]] fuĝante pro tiu malsano haltiĝis por mallonga tempo en la urbo. Rezulte de tio restado li donis al la tiuj setlanoj la rajton ĉiu sabate organizi [[foiro]]n. La malfacilan ekonomian situacion de Mrągowo pligrandigis la [[brulego]] ([[incendio]]), kiu okazis nokte la 28an de oktobro 1568, la urbo la sekvan fojon estis tute detruita. Fine de la 16a jarcento la ĉefa fonto de la vivteno de la loĝantoj estis agrikulturo kaj speciale bredado de brutoj. Metio dum tiuj tempoj ne tiom gravis en la urba ekonomio. En la jaro 1698 en la urbo okazis denove brulego. Krom la preĝejo, lernejo, parokejo kaj kelkaj [[garbejo]]j bruligis 130 da loĝdomoj. Bruligita estis ankaŭ la Urbodomo kun ĉiuj urbaj dokumentoj. La rekonstruon de la urbo malhelpis [[epidemio]] de [[pesto]] kiu teroris dum la jaroj 1708-1711. En la urbo mortis 80 personoj. En la 18a jarcento en [[Prusio]] oni komencis dislokigi la milit-[[garnizono]]jn. En la urbo dum la jaroj 1719-1792 kvartiris devertipaj milit-formacioj, ekzemple kirasuloj kaj [[husaro]]j. En la urbo mankis la terenoj por la konstruado, eĉ ne estis urbodomo: La kunsidoj de la urba konsilantaro okazadis en luita ĉambro. En la loĝloko estis nek kuracisto, nek apoteko. Fine de la 18-a jarcento bone disvolviĝis la [[metio]].
Linio 75 ⟶ 71:
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.it.mragowo.pl/ Mrągowo] Turisma Informo
 
 
== Referencoj ==