Montogrimpado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Disambiguation links
Linio 30:
Ĝenerale temas pri la transado de grandaj altecodiferencoj en senvoja montara [[pejzaĝo]], sed ankaŭ sur mallarĝaj padoj aŭ ŝtuparetoj. Montogrimpado necesigas specialajn kapablojn kaj ekipaĵon (inter alie [[grimpoŝnuro]]) por certigi sekurecon malgraŭ la renkontitaj danĝeroj. En malvasta senco tio diferencigas ĝin de simpla monta migrado kiu ne bezonas sekurigilojn, sed ja ankaŭ singardemon kaj [[trejnado|trejnitecon]].
 
Montrogrimpado en granda alteco aŭ en regionoj foraj de homaj loĝlokoj nomatas "[[ekspedicio|ekspedicia]] montogrimpado". Ĝenerale la nomo '''montogrimpisto''' por homo, kiu profesie difinas sin tiel, aŭ "montogrimpanto" por tiu, kiu ne faras tion, aplikiĝas nur al homoj rekte ligitaj al montogrimpado: homoj kiel ĉasistoj aŭ montaj sanitaristoj, kiujn sia profesio gvidas en altajn montarojn, ĝenerale ne uzas tiun nomon. Ĉar la unuaj teamoj de montogrimpistoj aktivis en la [[Alpoj]], foje ankaŭ uzatas la alternativa nomo '''alpisto''' por ''montogrimpisto'' kaj '''alpismo''' (respektive neformale kaj tendence evitinde la [[neologismo]] ''alpinismo'', influite de ekzakte sama vorto en la [[itala]]) por '''montogrimpado'''. Teamo de montogrimpistoj ŝnure kunligita nomatas [[ŝnurkamaradaro]].
 
== Naskiĝo ==