Ŝablono-Diskuto:Informkesto urbo de Italio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
:Dankon, Thomas. Mi jam miris, ke subite la erarmesaĝo pri mankanta informo malaperis. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 21:46, 17 jun. 2022 (UTC)
::Ne dankinde. Mi foje sentas kvazaŭ redakti misajn paĝojn pri italaj komunumoj estas '''pli redakti en vikidatumoj''' ol en la esperanta vikipedio: la ideo de esperantistoj pri vikidatumoj kompreneble estas, ke tie pli multaj homoj el pli multaj kaj pli grandaj vikipedioj jam kolektis ĉiujn informojn kiujn tiam eblas tempoŝpare uzi en unuopa artikolo (kaj esperi ke la datumoj poste estos akualigataj, kaj ankaŭ la esperanta artikolo tial restos daŭre aktuala). Tio estas la teorio, kiun ankaŭ mi subtenas, sed en la praktiko ofte '''ne ĉiuj datumoj''' estas en vikidatumoj. Se oni tiam aldonas ilin, oni kompreneble helpas ne nur al la esperantlinga vikipedio sed al ĉiuj lingvoversioj kiuj jam uzas aŭ iam estonte uzos vikidatumojn, sed la demando estas ĉu iu esperantisto vere tre interesiĝas pri helpado al iuj filipinaj lingvoj, kies vikipedioj nur ekestis trompe per amasa uzado de robotoj kaj kiuj nepre bezonas helpon de vikidatumoj. Tamen: negrave kion oni pensas pri la robote blovigitaj vikipedioj - la esperanta vikipedio '''saĝas uzi''' vikidatumojn, kaj bonas se ĉiuj vikipediisto scias kiel aldoni informojn tie, kaj fojfoje faras tion. Sed: bonas neniam forgesi ke ankaŭ vikidatumoj estas volontula projekto ne perfekta. Kaj bonas ankaŭ antaŭvidi kazon ke informo en vikidatumoj daŭre mankas, ekzemple se iuj italaj politikistoj pripensis inventi novajn komunumojn, kaj vikidatumoj ankoraŭ ne plenigis siajn informojn por la novaj unuoj.<ref>Tion ekzemple {{ŝ|informkesto urbo}} modele faras, sed gravas ne forgesi la eblajn truojn en vikidatumoj ankaŭ redaktante pri aliaj tekstoj (inkluzive de pli malnovaj informkestoj, navigiloj aŭ aliaj ŝablonoj).</ref> [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 10:37, 22 jun. 2022 (UTC)
 
=== Notoj ===
{{referencoj}}
 
== Areo kaj loĝdenso ==
 
Saluton{{re|ThomasPusch|montri=ne}}. Mi ĵus vidis, ke la ŝablono prenas la areon el la artikoloj eĉ neniel traktanta iun tiurilatan Vikidatuman eron (ĉifoje eblus {{wikidata|P2046}}), dum ke ĝi kalkulas la loĝdenson el du Vikidatumaj eroj, nome {{wikidata|P1082}} kaj {{wikidata|P2046}}. Kiu "inventis" tion? Laŭ mi tio ne estas tre logika "konduto" de ŝablono. - Krome la ŝablono nun eĉ komplete ignoras eventualan parametron "loĝantaro". Amike [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 12:59, 17 jun. 2022 (UTC)
:Tute prava, via kritiko! Mi supozas ke duafoje vi ne intencis refoje skribi la saman ''P2046'', sed la kritiko tamen ĝustas, kaj klaras ke verŝajne eĉ ne utilas elfosi "kiu 'inventis' tion", ĉar povas esti ke tiu homo estas longe for (sincere mi ne scias, kiu estis...). Sed vi konsideru mian supran noton, neniam forgesi, ke vikidatumoj povas havi informtruojn, ne ĉiam estas kompletaj. Tial gravas programi ĝin tiel ke manko de informo vikidatuma ne kreas problemojn. Mi vere tuŝas ŝablonon nur se vere ne eblas aliel: se vi aŭ aliulo havas bonan proponon kiel plibonigi la - konsentite - jam tre aĝan ŝablonon ''informkesto urbo de Italio'', mi tute subtenos la ŝanĝon!
:Nur: mi pensas ke malgraŭ ĉiu kritiko la baza problemo tute ne esta la informkesto, eĉ se malperfekta, sed la ekde 2007 netuŝitaj unuopaj artikoloj. Se oni adaptas ilin, la informkestaj mankoj ne plu estas problemo. Vidu ekzemple ke mi antaŭ kelkaj tagoj adaptis la artikolojn de ĉiuj paĝoj de la navigiloj {{ŝ|Provinco Pesaro kaj Urbino}} kaj {{ŝ|Provinco Asti}} de praa kaj mizera stato de 2007 al bona (iom pli ol ĝerma) artikolo, kiel ekzemplo vidu la paĝon pri [[Canelli]] - se oni krom ĝustigo de la informkesto kaj aldono de minimumaj frazoj ankoraŭ aldonas du fotojn (kion fari en multaj paĝoj kompreneble bezonas multan tempon), tiam la rezulto "preskaŭ aspektas kiel normala artikolo"! [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 11:01, 22 jun. 2022 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto urbo de Italio".