Rivero Dra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono
eNeniu resumo de redakto
 
Linio 25:
La Draa estas singulara fluejo: en la [[10-a jarcento]] ĝi estis la plej longa rivero de Maroko, kaj iris el Alta Atlaso suden laŭ la nuna landlimo kun [[Alĝerio]], kaj poste turniĝis okcidenten, dum centoj da kilometroj, kaj marenfluis en la Atlantiko. Tamen post mil jaroj la klimataj kondiĉoj ege ŝanĝiĝis kaj aktuale ties akvo filtriĝas en la sablo de la dezerto post Mhamid kaj sekvas subtere, dum pli ol {{unuo|600|km}} al Atlantiko, kun marenfluo ĉe Tan Tan. Nuntempe nur dum jaroj de grandega pluvo la Draa revenas al antikva fluejo.
 
De la zono de la malsupra Draa devenis araba tribo konata kiel Beni Saad, kiu akiris grandan ekonomian povon danke al komerco de oro per karavanoj. La Beni Saad fondis dinastion, kiu etendis sian povon al la tuta Maroko (1554), kaj luktis kontraŭ la kolonia klopodo de portugaloj. La luksegaj tomboj de la sultanoj [[saadioj]] troviĝas en [[Marakeŝo]].
 
La hegemonia kultivo en la valo estas la palmoj, produktantaj de [[daktilo]]j. Oni kultivas ankaŭ cerealojn, legomojn, koferon (aŭ [[henao]]) kaj diversajn speciojn de fruktarboj: [[tamarindo]], [[laŭro]]j kaj [[akacio]]j.