Ĉinoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
vidu la noton en Diskuto:Investitura konflikto
Linio 7:
'''Ĉinoj''' estas anoj de la ĉina nacio. Tio estas pli vasta kategorio ol la [[hanoj]], kiuj estas la ĉefa etno en [[Ĉinujo]]. En la ĉina lingvo mem, oni distingas inter 中华民族 (''Zhōnghuá Mínzú'', ĉina nacio) kaj 汉族 (''hànzú'', hanoj). Krom la hanoj, al la ĉina nacio ankaŭ apartenas aliaj etnoj kiel la [[mongoloj]], la [[tibetanoj]], la [[hujoj]] kaj la [[manĉuoj]]. Nuntempe Ĉinio oficiale agnoskas 56 [[etnoj en Ĉinio|etnojn]] kiel apartenantajn al la ĉina nacio.
 
La koncepto de "ĉina nacio" estis kreita fine de la [[Qing-dinastio]] (do fine de la 19-a kaj komence de la [[20-a jarcento]]) por pravigi la ekziston de regno kiu regas tiujn diversajn etnojn. Antaŭe la esprimo ''Zhōnghuá Mínzú'' nur estis uzata por la hana popolo. Nuntempe multaj ĉinoj akceptas la ekziston de nacia unueco, kvankam daŭre ekzistas kontroversojkonfliktoj pri ĝi: precipe kelkaj [[tibetanoj]] kaj kelkaj [[ujguroj]] malakceptas tiun koncepton.
 
En Esperanto ekzistas ankaŭ la vorto "ĉinujano" (aŭ "ĉiniano"), kiu povas esti uzata kun ankoraŭ pli ĝenerala signifo ol "ĉino" (do ankaŭ por loĝantoj de Ĉinio, kiuj apartenas al neniu el la 56 ĉinaj etnoj), kaj kiu povas esti uzata, eĉ se oni ne volas aliĝi al la teorio ke ekzistas "ĉina nacio".