Listo de regantoj de Litovio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 91:
|}
 
=== [[Pola-Litova Unio|Persona Unio kun Pollando]] sub la dinastio de [[Jogajlidoj]] (1440–1572) ===
La kontrakto de Krevo, laŭ kiu estonte la regantoj de Litovio kaj Pollando estu la sama persono, jam subskribiĝis dum 1385. Tamen seninterrompa vico de komunaj regantoj de ambaŭ landoj nur komenciĝis per Kazimiro la 4-a (eĉ poste la poloj kaj litovoj post morto de monarko dufoje elektis malsamajn posteulojn, sed la litova nomumito ambaŭkaze iom poste ankaŭ iĝis reĝo de Pollando). La monarkoj tenis kaj la titolon grandduko de Litovio kaj reĝo de Pollando, kaj numerigo estis malsama en Litovio kaj Pollando. La dinastio de [[Jogajlidoj]], post grandduko kaj reĝo [[Jogaila]], estis la rekta daŭrigo de la antaŭa litova dinastio de [[Gediminidoj]].
 
Ĉar nun la litova kaj pola nomoj estas samrangaj, pro kialoj de neŭtraleco la monarkoj ĉi-tie ricevas esperantan nomon (se neeviteble por distingo ili ricevas - kiel kutime en diversaj lingvoj - la polan numerigon).
Linio 119:
 
[[Dosiero:COA of Polish-Lithuanian Commonwealth.svg|thumb|90px|right]]
 
== Pola-Litova Unio (1569-1795) ==
La Pola-Litova Unio establiĝis laŭ interkonsento de [[Lublin]] dum 1569. La elektita reĝo de Pollando ekde nun aŭtomate iĝis ankaŭ la grandduko de Litovio (ĝis tiam la litova granddukeco estis hereda). La unua reganto de la komuna lando estis Sigismondo la 2-a Aŭgusto. Dum 1772 kaj 1793 ĉiam pli da landopartoj estis konkeritaj de la monarkioj [[Prusio]], [[Aŭstrio-Hungario]] kaj [[Rusio]], kaj dum 1795 la Pola-Litova Unio komplete konkeriĝis kaj ĉesis ekzisti. Litovio iĝis provinco de la Rusia Imperio por 123 jaroj. Estas iom da truoj en la tempolinioj ĉar foje daŭris iom da tempo elekti novan reĝon.